Kino en Esperanto rete

July 18, 2008

Majstroj de la rusa baleto (1953)

Publikigita en: Muzikfilmoj


Majstroj de la rusa baleto (1953) 1/4


Majstroj de la rusa baleto (1953) 2/4


Majstroj de la rusa baleto (1953) 3/4

Daŭro: 1 horo 18 minutoj

Originala titolo: Мастера русского балета
Produktado: Lenfilm-studio
Reĝisoro: Герберт Раппапорт (Gerbert Rappaport)
Aktoroj: Галина Уланова (Galina Ulanova), Майя Плисецкая (Maja Pliseckaja), Юрий Жданов (Jurij Ĵdanov), Петр Гусев (Pjotr Gusev), Наталья Дудинская (Natalja Dudinskaja) k. a.

Heroo de unu el kantoj de konata sovetia verkisto, poeto, kantisto kaj disidento Aleksandr Galiĉ (1918-1977) disputas pri ideologiaj aferoj kun diplomato el iu afrika lando. Kiam li elĉerpadas favorajn al si argumentojn, li komencadas refreni: “Tamen ni produktas raketojn kaj digis Jenisejon. Kaj ankaŭ en la areo de baleto ni estas antaŭ la planedo tuta.”

La lasta frazo, evidente ironia en la originalo, estiĝis unu el popularaj ĉitaĵoj de ĉiutaga lingvo, kaj oni ofte uzas ĝin en mala, serioza senco - por ke memorigi, ke nia lando vere estas elstara en ĉi tiu areo. Baleto estiĝis unu el ĉefaj vizitkartoj de Rusio, kaj ĝi sendube indas esti prezentita ankaŭ Esperante.

En ĉi tiu filmo-koncerto oni povas spekti scenojn el baletoj “Cigna lago” de Pjotr Ĉajkovskij, “La fontano de Baĥĉisaraj” kaj “Flamo de Parizo” de Boris Asafjev. La lasta baleto estas interesa per tio, ke ĝi, verŝajne, estas ununura en la mondo baleto, kie oni ne nur dancas, sed ankaŭ kantas! Dum la akto oni kantas sur la scenejo revoluciajn kantojn de tiu epoko.

Interalie, ekzistas unu teatra anekdoto, ligita kun tio: foje fama teatra aganto Vlamidir Nemiroviĉ-Danĉenko spektis baleton “Flamo de Parizo”. Apud li sidis unu kamparano, kiu miris, kial oni ne parolas sur la scenejo. Nemiroviĉ-Danĉenko komencis ekspliki al tiu, ke tio estas baleto, kie oni ne parolas, sed nur dancas. En ĉi tiu tempo sur la scenejo oni ekkantis “Marseljezon”. La kamparano turniĝis al Nemiroviĉ-Danĉenko kaj demandis: “Do, paĉjo, ĉu ankaŭ vi estas en teatro unuan fojon?”

Kaj oni ne forgesu, ke en la filmo brilas du plej elstaraj rusaj baletistinoj - Galina Ulanova kaj Maja Pliseckaja! La famaj majstrinoj de baleto, kiuj nemalofte konkuris en la vivo, ĉi tie konkuras en unu spektaklo. Ĉu estas pli granda delikataĵo por ŝatantoj de baleta arto?

Elŝuti la filmon (DivX, 700 Mb):

BitTorrent
Majstroj de la rusa baleto

Ed2k
Majstroj de la rusa baleto

Rapidshare.com
Parto 1
Parto 2
Parto 3
Parto 4
Parto 5
Parto 6
Parto 7

July 17, 2007

La baleta solistino (1947)

Publikigita en: Melodramoj, Muzikfilmoj


Ligilo al la filmo

Daŭro: 1 horo 13 minutoj

Originala titolo: Солистка балета
Produktado: Lenfilm-studio
Aŭtoroj de la scenaro: А. Эрлих (A. Erliĥ), Александр Ивановский (Aleksandr Ivanovskij)
Reĝisoro: Александр Ивановский, (Aleksandr Ivanovskij)
Kameraistoj: А. Кальцатый (A. Kalcatyj), Н. Шифрин (N. Ŝifrin)
Pentristo: И. Махлис (I. Maĥlis)
Komponisto: В. Пушков (V.Puŝkov)
Aktoroj: Мария Редина (Marija Redina), Владимир Казанович (Vladimir Kazanoviĉ), Ольга Жизнева (Olga Ĵizneva), Галина Уланова (Galina Ulanova), Владимир Гардин (Vladimir Gardin), Надежда Ястребова (Nadeĵda Jastrebova), Фёдор Курихин (Fjodor Kuriĥin) k.a.

Antaŭnelonge mi spektis ĉi tiun filmon unuafoje, kaj ĝi tuj ekplaĉis al mi. Mi esperas, ke ankaŭ al vi elplaĉos la rakonto pri du junaj geartistoj - baletistino kaj opera kantisto, kiuj serĉas - ne sen eraroj kaj elreviĝoj, sed sincere kaj obstine - sian vojon en arto, kaj trovas ankaŭ vojon unu al alia. Se karakterizi ĉi tiun filmon per unu vorto, do endas diri: agrabla filmo. Ĉio en ĝi donas pozitivajn emociojn - la kortuŝa historio, la ĉarmaj herooj, kaj, certe, la plej bona en la mondo rusa baleto kun la mirinda muziko de Ĉajkovskij. Interalie, la epizodan rolon de baletistino Sinelnikova ludis Galina Ulanova - unu el la plej grandaj baletistinoj en la historio de la rusa baleto.


Unu fremdlanda samideano skribis al mi foje: “Kredu min, rusaj virinoj estas la plej belaj en la mondo!”. La ĉefa heroino de la filmo (aktorino Marija Redina) povas esti konfirmo de ĉi tiu vaste konata opinio.

Elŝuti la filmon (DivX, 700 Mb):

BitTorrent
La baleta solistino

Ed2k
La baleta solistino

Rapidshare.com
Parto 1
Parto 2
Parto 3
Parto 4
Parto 5
Parto 6
Parto 7






















Get free blog up and running in minutes with Blogsome
Theme designed by Riosoft