Kino en Esperanto rete

May 20, 2007

Novelo pri la vera homo (1948)


Ligilo al la filmo

Daŭro: 1 horo 29 minutoj

Produktado: Mosfilm-studio
Aŭtoro de la scenaro: Мария Смирнова (Marija Smirnova)
Reĝisoro: Александр Столпнер (Aleksandr Stolpner)
Aktoroj: Павел Кадочников (Pavel Kadoĉnikov), Тамара Макарова (Tamara Makarova), Василий Меркурьев (Vasilij Merkurjev), Людмила Целиковская (Ludmila Celikovskaja), Лев Свердлин (Lev Sverdlin), Любовь Соколова (Lubovj Sokolova), Николай Охлопков (Nikolaj Oĥlopkov), Владимир Грибков (Vladimir Gribkov), Алексей Дикий (Aleksej Dikij), Борис Бабочкин (Boris Baboĉkin), Михаил Глузский (Miĥail Gluzskij).

Aleksej Maresjev (1916-2001)
Aleksej Maresjev (1916-2001)

Ĉi tiu filmo estas bazita sur reala historio de piloto Aleksej Maresjev, kiu sukcesis reveni en batalan aviadon post perdi ambaŭ krurojn. Li estis ne sola kaj ne unua homo, kiu faris tion, sed ĝuste lia vivo estiĝis por multaj ekzemplo de homa volo kaj persisteco. En la jaro 1946 milita korespondanto kaj verkisto Boris Polevoj, kiu konatiĝis kun Maresjev dum la milito, publikigis libron sub titolo “Novelo pri la vera homo”, kie li rakontis hitorion de la heroo, nur ŝanĝinte unu literon en lia familionomo. Kaj post du jaroj aperis konoversio de ĉi tiu verko, kie ĉefan rolon ludis Pavel Kadoĉnikov, tiama stelo de sovetia kinematografo.

Elŝuti la filmon (DivX, 700 Mb):

BitTorrent
Novelo pri la vera homo

Ed2k
Novelo pri la vera homo

Rapidshare.com
Parto 1
Parto 2
Parto 3
Parto 4
Parto 5
Parto 6
Parto 7

April 16, 2007

La Revizoro (1952)


Ligilo al la unua parto


Ligilo al la dua parto

Daŭro: 2 horoj 4 minutoj

Nun vi povas spekti en Esperanto kinoversion de la klasika rusa komedio de Nikolaj Gogol. Kion do eblas pri la filmo kaj pri la teatraĵo mem?… Ĉi tie onin atendas evidenta obstaklo; estas konate, kian sorton kutime havas klasikaj libroj - oni studas ilin en lernejo, mencias ilin kun respekto, citas konatajn frazojn - sed oni ne emas legi ilin refoje. Tial, kiam oni volas paroli ion freŝan pri klasikaĵo, tio montriĝas ne facila.

Tamen, mi povas diri, ke kiam mi denove legis la Esperantan tradukon de “La Revizoro”, pretigante la subtitolojn, mi ekvidis, ke ĝi tute ne malaktualiĝis dum pli, ol cent kvindek jaroj! Al praktike ĉiu detalo de la komedio oni povas trovi analogion en la nuntempa rusia realeco. Ĉu tio estas bona, aŭ ne? De unu flanko, tio atestas, ke ni ne solvis ĝis nun la problemojn, kiuj estis gravaj ankoraŭ en la tempo de Gogol. Aliflanke, espereblas, ke Gogol helpos al ni solvi ilin, ĉar li daŭras resti aktuala hodiaŭ, same kiel li estis aktuala en la malfrua sovetia epoko, kiam teatroj surscenigis multajn klasikajn verkojn kiel aludoj al la stato de la tiama socio. Gogol mem, respondante riproĉojn de kritikistoj, ke en lia komedio estas neniu pozitiva rolulo, diris ke tia rolulo estas, sed oni ne rimarkis lin. Tio estas rido. Do, ridu pli ofte - kaj en la vivo estos pli da pozitivaĵoj.

Kaj koncerne la filmon mi povas diri, ke ĝi prezentas sin bonega, akurata kaj estimanta kinigo de la verko. Oni ekzakte transdonis etoson kaj humoron de la originalo, ĉiuj aktoroj plene kongruas siajn personojn. Igor Gorbaĉov brile ludas “registreton”, “ventkapulon” Ĥlestakov (li precipe sukcesas en la scenoj, kie lia heroo estas ebria :-) ). La urbestro (Jurij Tolubeev) estas esenco de rusia burokrato; ankaŭ hodiaŭ oni povas renkonti multajn tiajn urberstrojn en ĉiu ŝtata oficejo. Zemlanika, Bobĉinskij, la poŝtestro (granda aktoro Erast Garin) aspektas tiel, ke, ŝajne, ili ne povas esti aliaj. Unuvorte, la filmo estas inda por spekti, kaj ne unu fojon.

Elŝuti la fimon (DivX, 700+700 Mb):

BitTorrent
La Revizoro

Ed2k
La Revizoro, parto 1
La Revizoro, parto 2

Rapidshare.com
Parto 1.1 Parto 2.1
Parto 1.2 Parto 2.2
Parto 1.3 Parto 2.3
Parto 1.4 Parto 2.4
Parto 1.5 Parto 2.5
Parto 1.6 Parto 2.6
Parto 1.7 Parto 2.7






















Get free blog up and running in minutes with Blogsome
Theme designed by Riosoft