Kino en Esperanto rete

January 12, 2008

Moskvo (1927)

Publikigita en: Dokumentarioj

Ligilo al la filmo

Hodiaŭ en la projekto estas publikigita filmo “Moskvo”. Unu el ĝiaj aŭtoroj estis Miĥail Kaufman, frato de Dziga Vertov kaj kameraisto en liaj fruaj filmoj. Ĉi tiu filmo estas lia unua memstara verko, en kunlaboro kun Miĥail Kopalin.

La kreintoj de la filmo sekvas principojn, ellaboritajn antaŭe en la verkoj de Dziga Vertov; ili montras vivon de tiama Moskvo, plivastigante vidpunkton - de scenetoj el ĉiutaga vivo ĝis la grandaj ŝanĝoj en la urbo kaj la lando dum la pasinta jardeko. Kaj al mi, kiel moskvano, estas tre interese vidi, kiel ŝanĝiĝis la konataj lokoj dum okdek jaroj…

Elŝuti la filmon (DivX, 500 Mb):

BitTorrent
Moskvo

Rapidshare.com
Parto 1
Parto 2
Parto 3
Parto 4
Parto 5

November 9, 2007

La sesono de la mondo (1926)

Publikigita en: Dokumentarioj

Ligilo al la filmo

Daŭro: 1 horo 16 minutoj

Originala titolo: Шестая часть мира
Produktado: Sovkino
Reĝisoro: Дзига Вертов (Dziga Vertov)
Ĉefkameraisto: Михаил Кауфман (Miĥail Kaufman)

Ĉi-foja filmo estas sekva kreitaĵo de Dziga Vertov, en kiu li denove montras vivon de la soveta lando - nun jam ne de unu ĝia angulo, sed de ĉiaspecaj lokoj “de rando ĝis rando” de ĝia grandega teritorio. De malvastaj stratetoj en kaŭkazaj vilaĝoj ĝis severaj rokoj sur bordo de la Arkta okeano, de primitiva vivo de tajgaj ĉasistoj ĝis novaj elektrostacioj kaj uzinoj. Li celas montri ĉiun ĉi tiun diversaĵojn kiel partojn de unu organismo, kiu etendiĝis sur “la sesono de la mondo” - ĉi tiu esprimo fariĝis kutima en la rusa lingvo por simboligi nian landon. Nuntempe, tamen, estas pli ĝuste diri “la oktono de la mondo” :) .

Ĉi tiu filmo ankaŭ enhavas gravajn detalojn de sia epoko. Unu el ĝiaj ĉefaj motivoj estas neceso komerci kun “la landoj de la kapitalo” por akiri bezonatajn por konstruado de industrio maŝinojn. Varoj, kiujn Sovet-Unio povis proponi en tiu tempo, estis produktoj de la naturo kaj de la agrikulturo. Kaj lige kun tio stariĝis demando, kiun oni vigle pridikutis en la 1920-aj jaroj: kiel la ŝtato povas preni necesajn por ĝi produktojn de la kamparanoj? Ĉu oni iru laŭ mola, evolua vojo, uzante ekonomikajn instrumentojn, aŭ por pli rapida industriigo necesas fari tion arbite, apogante sin sur perforton? Fine venkis la subtenantoj de la malmola vojo, kiu donis katastrofajn konsekvencojn kaj igis la agrikulturon de Sovet-Unio stagnadi por multaj jardekoj. Rezulte preskaŭ la tutan duan duonon de la dudeka jarcento la lando necesis importi nutraĵon. Kaj la apero de Stalin en la fino kune kun liaj vortoj, ke “ni bezonas maŝinojn, produktantajn maŝinojn” estas simbola, kvankam en la jaro 1926 Stalin ankoraŭ ne estis unua persono en la ŝtato kaj lia lukto por potenco ne atingis kulminon. Kino, same kiel ĉia arto, povas enhavi pli multe, ol planis la artisto.

Elŝuti la filmon (DivX, 700 Mb):

BitTorrent
La sesono de la mondo

Rapidshare.com
Parto 1
Parto 2
Parto 3
Parto 4
Parto 5
Parto 6
Parto 7

June 30, 2007

Kino-Okulo (1924)

Publikigita en: Dokumentarioj


Ligilo al la unua parto


Ligilo al la dua parto

Daŭro: 1 horo 18 minutoj

Produktado: Goskino
Reĝisoro: Dziga Vertov
Kameraisto: Miĥail Kaufman

Ĉi tie estas prezentanta kolekto de kajeroj de kinorevuo “Kino-Okulo”, kiu estis kreata de Dziga Vertov en la mezo de la 1920-aj jaroj. Kvankam la serio havas subtitolon “Vivo, filmita neatendite”, ĝi evidente estas kreita multe pli plane kaj metode, ol antaŭa “Kino-Pravda”. Verŝajne, Vertov strebis atingi efekton de “spontaneeco” ĝuste dank’ al skrupula planado. Ankaŭ li komencas ĉi tie siajn eksperimentojn kun bildo, plejparte en areo de “inversa filmado”.

Afiŝo de
Afiŝo de “Kino-Okulo”

Rezulte la revuo enhavas skizojn de diversspecaj eventoj de tiama vivo en Sovetia Rusio - de tendaro de pioniroj (sovetia analogaĵo de la skoltisma movado) ĝis ekskurso en frenezulejon :-) … Hodiaŭ estas interese rigardi ĉi tiun atestaĵon de la pasinta tempo.

Elŝuti la filmon (DivX, 700 + 700 Mb):

BitTorrent:
Kino-Okulo

Rapidshare.com
Parto 1.1 Parto 2.1
Parto 1.2,/a.
Parto 2.2
Parto 1.3 Parto 2.3
Parto 1.4 Parto 2.4
Parto 1.5 Parto 2.5
Parto 1.6 Parto 2.6
Parto 1.7 Parto 2.7

April 7, 2007

Fragmentoj el Kino-Pravda (1922)

Publikigita en: Dokumentarioj


Ligilo al la filmo

Daŭro: 13 minutoj

Mi komencas publikigi verkojn de la rusa kinoavangardo de la 1920-aj kaj komenco de la 1930-aj jaroj, kiu estas unu el elstaraj eventoj de la monda kinematografo. Malfermas la serion fragmentoj el “Kino-Pravda” - kinoĵurnalo, kiu estis kreata de fama reĝisoro Dziga Vertov en la komenco de la 1920-aj jaroj. Ĝuste tiam li ellaboris sian teorion de “Kino-Okulo”, vokante rezigni de la teatraj kaj literaturaj principoj en kino; ĝi bezonas tute novajn metodojn reprezenti la realecon. Poste ĉi tiuj ideoj estis demonstritaj en liaj filmoj “Homo kun kamerao” kaj aliaj.

La prezentata filmo estis trovita en la Interreto kaj prezentas sin muntaĵo el fragmentoj de diversaj serieroj de ĵurnalo “Kino-Pravda”. Evidente ĝi estis muntita alilande, kaj pro tio ĝin trafis kelk materialojn, kiuj ŝajne ne rilatas ĝin. Ekzemple, en la oka minuto de la filmo post la intertitolo “Antaŭe ni neniam havis sufiĉe da brutaro por niaj individuaj bezonoj” sekvas fragmento, kiu montras inperiestron Nikolaon la Duan kaj lian filon Alekseon, vizitantajn trupojn. Kompreneble, ĝi ne povis ĉeesti en la originala versio (eble, tamen, ĝi estas memorigo pri la malnova ordo - sed por tiu celo oni elektus pli elokventajn bildojn). Baldaŭ post tio aperas fragmento, kiu montras Lenin-on - ĝi ankaŭ aspektas esti ne en sia loko.

Tamen, ĉi tiu filmo estas interesa ekzemplo de tiama kinokroniko kaj de tiama vivo en Rusio, kiu ĵus komencis resaniĝi por la intercivitana milito. Oni povas vidi kaj pozitivajn bildojn de rekonstruado kaj terurajn atestaĵojn pri malsatantaj infanoj, kiu orfiĝis pro la milito. Ĉio kune aspektas kiel peco de aŭtentika vivo, kiel “kino-pravda” [kino-vero], al kiu strebis Vertov.

Historia noto: menciataj en la filmo socialistoj-revoluciistoj (mallongige eseroj) estis la plej granda maldekstra partio en Rusio en la komenco de la dudeka jarcento. Ili aktive partoprenis en la revolucio de la jaro 1917, kunlaboris kun la bolŝevikoj (fakte, sian agraran programon la bolŝevikoj prenis de la eseroj), sed baldaŭ post kiam la bolŝevikoj prenis la povon la eseroj komencis lukti kontraŭ ili, ankaŭ terorisme. En la jaro 1922 en Moskvo okazis juĝproceso de la estroj de la esera partio, kiuj estis akuzataj pri multaj krimoj, inklude la atencon kontraŭ Lenin en la jaro 1918. Fragmento de ĉi tiu proceso estas demonstrata en la filmo.

Elŝuti la filmon (DivX, 305 Mb):

BitTorrent:
Fragmentoj el Kino-Pravda

Rapidshare.com
Parto 1
Parto 2
Parto 3

March 2, 2007

Moskvo sub neĝo (1908)

Publikigita en: Dokumentarioj


Ligilo al la filmo

Daŭro: 7,5 minutoj

Mallonga kronika filmo, kiu fiksis bildojn de Moskvo en la komenco de la dudeka jarcento.






















Get free blog up and running in minutes with Blogsome
Theme designed by Riosoft