Kino en Esperanto rete

June 18, 2007

La skarlata floreto (1952)

Publikigita en: Animaciaj

Ligilo al la unua parto


Ligilo al la dua parto


Ligilo al la tria parto

Daŭro: 39 minutoj
Produktado: Sojuzmultfilm-studio
Aŭtoro de la scenaro: Георгий Гребнер (Georgij Grebner)
Reĝisoro: Лев Атаманов (Lev Atamanov)
Pentristoj: Александр Винокуров (Aleksandr Vinokurov), Леонид Шварцман (Leonid Ŝvarcman)
Animaciistoj: Татьяна Федорова (Tatjana Fjodorova), Роман Качанов (Roman Kaĉanov), Роман Давыдов (Roman Davidov), Вадим Долгих (Vadim Dolgiĥ), Борис Чани (Boris Ĉani), Федор Хитрук (Fjodor Ĥitruk), Борис Меерович (Boris Meeroviĉ), Вячеслав Котеночкин (Vjaĉeslav Kotjonoĉkin), Борис Дежкин (Boris Deĵkin), Геннадий Филиппов (Gennadij Filippov)
Kameraisto: Михаил Друян (Miĥail Drujan)
Komponisto: Николай Будашкин (Nikolaj Budaŝkin)
Sonregistristo: Георгий Мартынюк (Georgij Martynjuk)
Teksto de la kantoj: Я. Шведов (Ja. Ŝvedov)

Ĉi tiu animaciaĵo estis farita laŭ fabelo de rusa verkisto Sergej Aksakov. En infaneco li aŭdis popolan fabelon, bazitan sur internacie konata historio “la belulino kaj la monstro”, kaj poste surpaperigis ĝin, konservinte ĉarman lingvaĵon de la originala rakonto.

Sergej Aksakov (1791 - 1859)
Sergej Aksakov (1791 - 1859). Kvankam li kreis multajn realismajn literaturajn verkojn, nuntempe oni memoras lin unuavice kiel aŭtoron de la fabelo “La skarlata floreto”.

Ĉi tiu fabelo estas tre populara ankaŭ nun. Sufiĉas diri, ke krom la animacia, ekzistas du kinoversioj de ĝi, estas porinfana teatraĵo (kiam mi lernis en mezlernejo, mi spektis ĝin kune kun mia klaso), oni aludas ĝin en ŝercoj kaj karikaturoj. Ankaŭ ĝi estas unu el ŝatataj temoj por majstroj de popolaj artoj.

Paleĥ-miniaturo laŭ la fabelo
Paleĥ-miniaturo laŭ la fabelo “La skarlata floreto”

Ĥoluj-miniaturo sur skatolo.
Skatolo kun miniaturo el vilaĝo Ĥoluj (parenca al Paleĥ arto) laŭ la fabelo “La skarlata floreto”.

Kaj estas animacia versio de ĉi tiu fabelo, kreita en Sojuzmultfilm-studio en 1952. Ĝi sendube estas la plej bona el ĉio, kreita de la studio en tiuj jaroj, mirinda specimeno de belega kaj senriproĉa animacio. Tial mi tre rekomendas elŝuti kaj ĝui ĝin en la originala kvalito, por ke dividi admiron de la rusaj spektantoj.

Elŝuti la filmon (DivX, 500 Mb):

Torrent-dosiero:
La skarlata floreto

Rapidshare.com
Parto 1
Parto 2
Parto 3
Parto 4
Parto 5

June 12, 2007

Fabelo pri morta princino kaj sep herooj (1951)

Publikigita en: Animaciaj


Ligilo al la unua parto


Ligilo al la dua parto

Daŭro: 30 minutoj

Originala titolo: Сказка о мёртвой царевне и семи богатырях
Produktado: Sojuzmultfilm-studio
Reĝisoro: Иван Иванов-Вано (Ivan Ivanov-Vano)
Aŭtoroj de la scenaro: Юрий Олеша (Jurij Oleŝa), Иван Иванов-Вано (Ivan Ivanov-Vano)
Pentristoj: Д. Березовский (D.Berezovskij), Лев Мильчин (Lev Milĉin)
Animaciistoj: Надежда Привалова (Nadeĵda Privalova), Григорий Козлов (Grigorij Kozlov), Л. Попов (L.Popov), Татьяна Федорова Tatjana Fjodorova), Фаина Епифанова (Faina Jepifanova), Николай Федоров (Nikolaj Fjodorov), Рената Миренкова (Renata Mirenkova), Федор Хитрук (Fjodor Ĥitruk), И. Старюк (I.Starjuk), Лидия Резцова (Lidija Rezcova), Константин Чикин (Konstantin Ĉikin), Владимир Арбеков (Vladimir Arbekov), К. Малышев (K.Malyŝev), Борис Бутаков (Boris Butakov)
Kameraisto: Николай Воинов (Nikolaj Voinov)
Komponisto: Ю. Никольский (Ju.Nikolskij)

Animacia versio de la poemo de Aleksandr Puŝkin, en kiu ne malfacilas rekoni historion de Neĝulino de la fratoj Grimm, transformitan de la poeto laŭ nacia gusto. Evidente, malgrandeguloj aspektus por tiama rusa leganto malimpone - li kutimis legi fabelojn pri pli altkreskaj herooj… :-)

Kaj koncerne la Esperantan tradukon de la fabelo endas noti, ke ĝi aspektas sufiĉe strange - foje ĝi transdonas la originalon ekzakte kaj sukcese, kaj foje ĝi kvazaŭ ekribelas kaj sekvas nek kvanton da linioj, nek ordon de rimoj. Tial mi devis plene retraduki certajn lokojn de la teksto - interesiĝantoj povas kompari la variantojn.

Elŝuti la filmon (DivX, 400 Mb):

Torrent-dosiero:
Fabelo pri morta princino kaj sep herooj

Rapidshare.com
Parto 1
Parto 2
Parto 3
Parto 4

June 6, 2007

La fabelo pri fiŝo kaj pri fiŝisto (1950)

Publikigita en: Animaciaj




Daŭro: 30 minutoj

Originala titolo: Сказка о рыбаке и рыбке
Produktado: Sojuzmultfilm-studio
Aŭtoro de la scenaro: Михаил Вольпин (Miĥail Volpin)
Reĝisoro: Михаил Цехановский (Miĥail Ceĥanovskij)
Pentristoj: Д. Березовский (D. Berezovskij), Петр Репкин (Pjotr Repkin)
Animaciistoj: Николай Федоров (Nikolaj Fjodorov), Ламис Бредис (Lamis Bredis) , Федор Хитрук (Fjodor Ĥitruk), Татьяна Таранович (Tatjana Taranoviĉ), Александр Беляков (Aleksandr Beljakov), Е. Казанцева (Je. Kazanceva), Роман Качанов (Roman Kaĉanov), Роман Давыдов (Roman Davidov), Рената Миренкова (Renata Mirenkova)
Kameraisto: Михаил Друян (Miĥail Drujan)
Komponisto: Юрий Левитин (Jurij Levitin)
Aktoroj: Анастасия Зуева (Anastasija Zujeva), Мария Бабанова (Marija Babanova), Борис Чирков (Boris Ĉirkov), Владимир Грибков (Vladimir Gribkov)

En la komenco de la 1950-aj jaroj en studio "Sojuzmultfilm" oni kreis vicon da "animaciaj peplumoj" - londaŭraj, riĉe faritaj filmoj laŭ fabeloj kaj verkoj de rusa literaturo. Unua el ili estis filmo “La fabelo pri fiŝo kaj pri fiŝisto”, kiu estas prezentata hodiaŭ omaĝe al la 208-a jubileo de Aleksandr Puŝkin, nia la plej eminenta poeto. Ĉi tiu filmo des pli konvenas por tio, ĉar plej rimarkinda en ĝi estas la prologo, prenita el frua poemo de Puŝkin "Ruslan kaj Ludmila". Ĉi tiu prologo, kiu fakte prezentas sin kvintesenco de la rusa folkloro, estiĝis unu el la plej famaj versaĵoj de Puŝkin. Ne estas granda troigo diri, ke ĉiu ruso konas ĝin ekde frua infaneco. Verkisto Maksim Gorkij skribis pri ĉi tiuj versoj, ke ili memorigis al li la plej bonajn fabelojn de lia avino, "mirinde kunigitajn en unun". Kiel profunde penetris bildoj de ĉi tiuj versoj en la rusan kulturon, oni povas vidi almenaŭ laŭ tio, ke la tuta unua parto de la popularega fantasta romano "Lundo ekas sabate" de A. kaj B. Strugackij fakte estas parodio al ili. Kaj la komenco de la filmo prezentas sin luksa animacia ilustraĵo al ĉi tiuj versoj.

Paleĥ-miniaturo, kiu ilustras la prologon de “Ruslan kaj Ludmila”

Estas do kompreneble, ke por prezenti tiom gravan literaturaĵon estis necese havi konvenan Esperantan tradukon. El la tri konataj tradukoj - de V.N. Devjatnin, A. Gelert kaj Sergej Rublov - la lasta montriĝis plej ekzakta kaj proksima al la originalo. Tamen, ankaŭ montriĝis bezonata ioma redaktado de ĝi, ĉar ne ĉie detaloj de la originala teksto estis transdonitaj senŝanĝe. Eble, tio ne tre gravas por literatura traduko, sed kiel subtitoloj ĝi aspektus iom strange, ĉar ĝuste tiuj ĉi detaloj estas montrataj en la filmo. Tiel mi aŭdacis certagrade adapti ĝin al la kondiĉoj de la tasko…

Elŝuti la filmon (DivX, 400 Mb):

Torrent-Dosiero:
La fabelo pri fiŝo kaj pri fiŝisto

Rapidshare.com
Parto 1
Parto 2
Parto 3
Parto 4

March 11, 2007

Koro de kuraĝulo (1951)

Publikigita en: Animaciaj


Ligilo al la filmo

Daŭro: 18 minutoj

Animacia filmo laŭ fabelo de udegoj - malgranda popolo, kiu loĝas en Fora Oriento de Rusio. Iam vivis du fratoj - Indiga kaj Solomdiga. Foje Indiga malkuraĝis dum ĉasado kaj lasis sian fraton en danĝero. Kaj nun por ke savi la fraton li devas trapasi grandajn timojn…

Elŝuti la filmon (DivX, 200 Mb):

BitTorrent:
Fratoj Lu, Kuraĝa Pak kaj Koro de kuraĝulo

Rapidshare.com
Parto 1
Parto 2

March 2, 2007

Kuraĝa Pak (1953)

Publikigita en: Animaciaj


Ligilo al la filmo

Daŭro: 20 minutoj

Animacia filmo laŭ koreaj fabeloj. Ordinara kamparano Pak venkis multajn obstaklojn por malkovri sekreton, kiu povas frakasi malican drakon, bruligantan rikoltaĵon de homoj.

Elŝuti la filmon (DivX, 147 Mb):

BitTorrent:
Fratoj Lu, Kuraĝa Pak kaj Koro de kuraĝulo

eD2k-ligilo:
Kuraĝa Pak

Rapidshare.com
Parto 1
Parto 2

Fratoj Lu (1953)

Publikigita en: Animaciaj


Ligilo al la filmo

Daŭro: 27 minutoj

Animaciaĵo laŭ cina fabelo. Antaŭ longe vivis en Ĉinio tri fratoj Lu, ĉiu el kiuj posedis mirindan talenton…

Elŝuti la filmon (DivX, 236 Mb):

BitTorrent:
Fratoj Lu, Kuraĝa Pak kaj Koro de kuraĝulo

eD2k-ligilo:
Fratoj Lu

Rapidshare.com
Parto 1
Parto 2
Parto 3






















Get free blog up and running in minutes with Blogsome
Theme designed by Riosoft