Kino en Esperanto rete

February 16, 2008

eD2K-ligiloj al filmoj en Esperanto

Publikigita en: Ceteraj

Mefisto (1981). Unua parto - tre bona filmo kun Klaus Maria Brandauer en la ĉefa rolo, dublita Esperanten okaze de la 100-jara jubileo de la lingvo.

Esperanto - tre bona kaj altkvalita dokumentario pri la Esperanto-movado, kreita al la 100-jara jubileo.

Mazi en Gongolando: La unua parto, La dua parto - Esperanta versio de la klasika lingva videokurso.

Inkubo - klasika hororfilmo kun William Shatner kaj la dua filmo, kreita tute en Esperanto. Kvankam prononco de la aktoroj estas malbona, ĉi tiu filmo estas senduba vidindaĵo.

Dekdu seĝoj: La unua parto, La dua parto - populara filmo de Leonid Gajdaj, klasikulo de sovetia kinokomedio, farita laŭ bonega satira romano de Ilja Ilf kaj Jevgenij Petrov. Kun Esperantaj subtitoloj.

Ŝalupeto, Etulo Prociono - du sovetiaj animaciaĵoj kun Esperantaj subtitoloj.

Ĉina masaĝo - lernofilmo pri tekniko de ĉina masaĝo.

Tiel estas la vivo! - mallonga filmo, kreita de ImaguFilmoj.

Pluaj ligiloj estas aperontaj, do revizitu la publicaĵon.

Technorati Profile

November 26, 2007

Disdono de la filmoj ĉe Thepiratebay.org

Publikigita en: Ceteraj

Kiel, eble, vi scias, torrent-trakilo Demonoid.com, ĉe kiu mi (kaj ne nur mi)estis disdonanta la subtitoligitajn filmojn, ne funkcias jam pli, ol du semajnojn, kaj ne estas konate, kiam oni sukcesos restarigi ĝin. Tial mi decidis provi disdoni la filmojn ankaŭ ĉe trakilo Thepiratebay.org - plej granda tiaspeca retejo. Mi jam aldonis torrent-dosierojn por filmoj “Kosma vojaĝo” kaj “La Revizoro”. Sekvaj disdonoj estos anoncitaj en ĉi tiu mesaĝo, do atentu la retejon.

La 28-a de novembro. Mi aldonis torrent-dosierojn por animaciaĵoj La fabelo pri fiŝo kaj pri fiŝisto, Fabelo pri la morta princino kaj La skarlata floreto.

La 6-a de decembro. Mi forigis ĉiujn restintajn ligilojn al la torrent-dosieroj ĉe Demonoid.com ĉar ili, verŝajne, ne plu estos uzeblaj. Ankaŭ mi aldonis novajn torrent-dosierojn por filmoj Aleksandr Popov kaj Novelo pri la vera homo.

November 8, 2007

La dosieroj ĉe Rapidshare estas restarigitaj

Publikigita en: Ceteraj

En pasinta semajno mi trovis neatendite, ke parto de la filmaj arkivoj ĉe Rapidshare.com malaperis. Kvankam oni opinias ĉi tiun servon plej fidinda dosier-tenejo, tiaj aĵoj povas okazi eĉ al ĝi… Tial mi restarigis la arkivojn kaj ĝisdatigis la ligilojn al ili. Se vi en lasta tempo senrezulte penis elŝuti la arkivojn ĉe la rejeto, do sciu, ke nun vi povas tion fari sukcese. Espereble, tiaj embarasaĵoj ne plu ripetos sin.

September 8, 2007

La torretnt-dosieroj ĉe Rapidshare.com

Publikigita en: Ceteraj

Ĝis nun mi donis rektajn ligilojn al la torrent-dosieroj ĉe Demonoid.com. Sed ĉi tiu trakilo ebligas al neregistritaj uzantoj elŝuti nur plej freŝajn torrent-dosierojn. Tial mi situigis ilin ĉe Rapidshare.com kaj ĝisdatigis la ligilojn al ili en la publicaĵoj. La torrent-dosieroj estas malgrandaj, do oni povos elŝuti ilin senprobleme.

August 6, 2007

Pri disdono de la filmoj en la p2p-retoj

Publikigita en: Ceteraj

Saluton!

Unu el taskoj, kiujn mi celis plenumi en ĉi tiu projekto, estas ebligi al la spektantoj oportunan kaj rapidan akiron al la filmoj. Por ke oni povu elŝuti ilin en la originala DivX-dosiero, eblas uzi ĉefe du vojojn: aŭ dosier-tenejojn kiel Rapidshare kaj aliaj, aŭ la p2p-retojn. Mi komencis de uzo de Rapidshare.com, ĉar tio estas plej fidinda dosier-tenejo, akirebla mondskale. Tamen, ne por ĉiuj ĝi povas esti oportuna, ĉar ĝi postulas longajn paŭzojn inter elŝuto de dosieroj, se oni ne havas pagatan konton. (Tamen, tio ne koncernas uzantojn, kiuj havas dinamikan IP-adreson - ili bezonas nur malkonektiĝi kaj konektiĝi denove por ke ricevi eblon elŝuti sekvan dosieron. Kutime dinamikan IP-adreson havas ADSL-retkonektoj.)

Tial estus tre avantaĝe, se la filmoj, prezentitaj en la projekto, estus ankaŭ haveblaj en la p2p-retoj, kiel eMule kaj BitTorrent. Tamen, tion malhelpas cirkonstanco, ne malofta por Esperantistoj - malfacilo diskonigi informon. Ni ne havas publikajn lokon, kie oni povus anonci disdonon de filmo kun certeco, ke troviĝos sufiĉe da apogantoj. Kvamkam nombro da Esperantistoj, uzantaj la p2p-retoj, ne estas eta (ĉirkaŭ 60 homoj estis elŝutantaj de mi en eMule dosierojn, kiuj povas interesi nur Esperantistojn), nuntempe ne eblas rapide disdoni Esperantan dosieron, precipe grandan. Kaj mi ne kapablas apogi disdonon de multaj filmoj dum longa tempo.

Tial mi turnas min al la vizitantoj de mia projekto kun peto helpi min disdoni la filmojn en la p2p-retoj. Por tio vi bezonas elŝuti la filmojn ĉe Rapidshare.com kaj aldoni ilin al viaj disdonaĵoj. Filmoj “La Revizoro” kaj “La baleta solistino” jam havas eD2k-ligilojn, tial sufiĉas nur meti ilin en la disdon-dosierujon de via eD2k-programo, por ke apogi la disdonon de ili. Se vi komencos disdoni aliajn filmojn, do sendu la eD2k-ligilon (preferinde en txt-dosiero) al retpoŝto kir.shvedov(heliko)mail.ru kaj mi publikigos ĝin.

Se vi volas disdoni filmon en BitTorrent, do vi devas krei disdonon sur ajna publika Torrent-trakilo (Mi povas rekomendi www.demonoid.com. Oni jam povas trovi tie certan nombron da Esperantaĵoj.) Sendu al mi la Torrent-dosieron kaj mi aldonos ĝin al la publicaĵo de la filmo.

Mi esperas je via kunlaboremo, ĉar nur kune ni povas fari filmojn, tradukitajn Esperanten, haveblaj al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri ili.

July 26, 2007

Gratulojn okaze de la 120-jara jubileo de Esperanto!

Publikigita en: Ceteraj

Saluton!

Hodiaŭ mi volas gratuli ĉiujn samideanojn okaze de la jubileo. Antaŭ 120 jaroj estis publikigita la Unua libro. Ekde tiam pasis longa tempo kaj estis multe da eventoj. Tamen, rigardante la nunan staton de Esperanto en la mondo, oni ne povas ne konsenti, ke ĝi ne estas tio, kion meritas la internacia lingvo. Kial do estas tiel? Por respondi tion, mi volus atentigi, ke estas certa simileco inter sorto de Esperanto kaj sorto de Rusio, en kies tiamaj limoj ĝi aperis. Samkiel la historiaj kataklismoj de la dudeka jarcento elŝiris nian landon el la normala historia proceso, al kiu ĝi ne revenis plene ĝis nun, Esperanto ankaŭ perdis almenaŭ okdek jarojn da ebloj disvolviĝi, komence de la Unua mondmilito. Ĉu do endas miri nun, ke ni ne prezentas nin tio, kion oni atendas vidi?

Sed tio ne estas ankoraŭ kaŭzo opinii, ke la afero ne havas estonton. Espereble, ni sukcesos kompensi la nerealiĝinton kaj al la 150-jara jubileo de Esperanto oni jam havos televidkanalojn kaj kinostudiojn, internaciajn universitatojn, en kiuj oni instruos Esperante, kaj sur tabloj de gazetaraj butikoj en ĉiuj landoj de la mondo kuŝos revuoj kun Esperantaj nomoj. Ĉio ĉi tio ne estas malebla kaj - kio estas la plej grava - ĉio ĉi tio dependas unuavice de ni mem. Unuan fojon en nia historio ni havas realajn rimedojn efektivigi niajn celojn. Tio, kion mi faras en ĉi tiu projekto, estas nenio alia ol provo montri, kiel oni povas nuntempe uzi la internacian lingvon vere efike kaj utile. Kaj mi esperas ke miaj impetoj kontribuos realiĝon de niaj revoj…

Kaj fine mi povas nur ripeti la diritan antaŭ longe - “ni fosu nian sulkon” (aldoninte “kaj ekposedu traktoron por tio” :) ) - kaj aldoni:

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.

March 2, 2007

Saluton!

Publikigita en: Ceteraj

Saluton!

En ĉi tiu blogo mi publikigas tradukitajn de mi en Esperanton rusiajn filmojn, spekteblajn kaj elŝuteblajn en la reto.
Ĉiuj filmoj, prezentitaj en la projekto, estas faritaj antaŭ la jaro 1954, tial ili estas konsiderataj publika havaĵo laŭ la rusiaj leĝoj. La subtitoligitaj versioj de ĉi tiuj filmoj estas disponeblaj laŭ la termioj de la Ĝenerala Publika Permesilo. Oni povas libere uzi ilin por nekomercaj celoj.
La filmoj estas elŝuteblaj en DivX-formato kaj oni povas spekti ilin pere DVD-aparatoj, kiuj apogas ĝin.






















Get free blog up and running in minutes with Blogsome
Theme designed by Riosoft