Fabelo pri popo kaj lia dungito Balda (1940)
Nova versio estas venonta/New version coming soon
Daŭro: 21 min
Originala titolo: Сказка о попе и работнике его Балде
Produktado: Sojuzmultfilm-studio
Aŭtoro de la scenaro kaj reĝisoro: Пантелеймон Сазонов (Pantelejmon Sazonov)
Desegnistoj: Влад Бочкарев (Vlad Boĉkarjov), Я. Рейтман (Ja. Rejtman)
Kameraistoj: Д. Каретный (D. Karetnyj), А. Алипова (A. Alipova)
Komponisto: Иосиф Ковнер (Iosif Kovner)
Sonreĝisoro: С. Ренский (S. Renskij)
Aktoroj: Андрей Тутышкин (Andrej Tutyŝkin), Леонид Пирогов (Leonid Pirogov), К. Залесский (K. Zalesskij), Юлия Юльская (Julija Julskaja) , Елена Тяпкина (Jelena Tjapkina)
Animator.ru
Kiel mi jam skribis en mia blogo ĉe Ipernity, unu el rimarkindaj eventoj de la jaro 2009 en Rusio estis la 210-jara jubileo de Aleksandr Puŝkin, nia plej granda kultura persono. Omaĝe al la jubileo mi prezentas kelk kinoversiojn de liaj verkoj.
Parto de la grandega heredaĵo de Puŝkin estas, ke li provizis ĉiujn estontajn generaciojn de rusianoj per fajna, amuza kaj dolĉa porinfana legaĵo - liaj versaj fabeloj, kiuj absorbis historiojn kaj rolulojn de la rusa folkloro, fajlinte ilin per arta majstreco. Kelkaj el ili jam estas spekteblaj en la projekto kiel animaciaĵoj. Al ĉi tiuj fabeloj apartenas ankaŭ “Fabelo pri popo kaj lia dungito Balda”.
Unuarigarde ĝi povas ŝajni nur amuza kaj humura rakonto, sed ĝia sorto montriĝis tute ne malserioza. Ĝi estis eldonita nur post la morto de Puŝkin, kaj poeto Vasilij Ĵukovskij, kiu publikigis ĝin, pro cenzuraj kialoj anstataŭis la popon per komercisto. Ĝis la fino de la 19-a jarcento oni publikigis la fabelon nur en tia formo. Tamen dum la sovetia tempo ĝi ricevis favoron dank’ al sia kontraŭklerikala satiro, kaj komence de la 1930-aj jaroj en leningrada studio Sovkino oni ekis krei animacian filmon laŭ ĝi. Kaj ĝi estis planita kiel ne nura filmo, sed opero, muzikon por kiu estis verkonta Dmitrij Ŝostakoviĉ. Se ĉi tiu projekto estus realigita, ĝi esksterdube okupus honoran lokon en la historio de monda animacio. Sed oni fermis ĝin, kaj poste preskaŭ ĉiu filmita materialo pereis pro incendio. Konserviĝis nur ununura sceno “Bazaro”, kiu, tamen, forte impresas eĉ kiel fragmento.
Do, la filmo ne realiĝis (interalie, ĝin reĝisoris Miĥail Ceĥanovskij, kiu poste faris animacian version de alia fabelo de Puŝkin - La fabelo pri fiŝo kaj pri fiŝisto). Tamen Dmitrij Ŝostakoviĉ finis sian parton de la laboro en formo de komika opero sub la sama nomo. Ĝi ankaŭ nuntempe aperas sur scenejoj, kaj estas interese, ke sonis protestoj kontraŭ tio fare de eklezio (ne nur la ortodoksa). Ŝajne, ke eĉ post pli ol 150 jaroj Puŝkin sukcesas esti maloportuna al ĉiaspecaj fariseoj…
