Disdono de la filmoj ĉe Thepiratebay.org
Kiel, eble, vi scias, torrent-trakilo Demonoid.com, ĉe kiu mi (kaj ne nur mi)estis disdonanta la subtitoligitajn filmojn, ne funkcias jam pli, ol du semajnojn, kaj ne estas konate, kiam oni sukcesos restarigi ĝin. Tial mi decidis provi disdoni la filmojn ankaŭ ĉe trakilo Thepiratebay.org - plej granda tiaspeca retejo. Mi jam aldonis torrent-dosierojn por filmoj “Kosma vojaĝo” kaj “La Revizoro”. Sekvaj disdonoj estos anoncitaj en ĉi tiu mesaĝo, do atentu la retejon.
La 28-a de novembro. Mi aldonis torrent-dosierojn por animaciaĵoj La fabelo pri fiŝo kaj pri fiŝisto, Fabelo pri la morta princino kaj La skarlata floreto.
La 6-a de decembro. Mi forigis ĉiujn restintajn ligilojn al la torrent-dosieroj ĉe Demonoid.com ĉar ili, verŝajne, ne plu estos uzeblaj. Ankaŭ mi aldonis novajn torrent-dosierojn por filmoj Aleksandr Popov kaj Novelo pri la vera homo.

bonan vesperon, mi bondezirus aliĝi por spekti filmojn kaj laŭkaze helpi divastigi esperantfilmojn
Comment by Nikopipo — November 29, 2007 @ 5:08 pm
Saluton!
Mi elsxutadas la filmojn “Kosma vojaĝo” kaj “La Revizoro”, sed sxanjnas ke vi ne plu disponigadas la filmon. Mi petas vin konfirmi cxu vi intencas dauxre disponigi la filmojn per la koncernaj torrentoj.
Kore, Jacob
Comment by Jacob Nordfalk — August 12, 2008 @ 3:31 pm
Dankon, nun mi havas cxiujn la filmojn kaj disdividas ilin, krom unu: “La Revizoro”. Cxu iu bonvole povus disdividi gxin?
Comment by Jacob Nordfalk — September 26, 2008 @ 10:00 am
HALO!
Nun pasis 2 monatojn kaj dauxre NENIU kundividas “La Revizoro”.
Se vi ne reagas post nelonge kaj kunvididas gxin mi forigas mian parton (60%), cxar estas stulta ke tiom da homoj perdas tempon elsxuti de mi kaj poste ne povas havi la restajn 40%!!
Jacob
Comment by Jacob Nordfalk — November 2, 2008 @ 1:43 pm