Kino en Esperanto rete

November 9, 2007

La sesono de la mondo (1926)

Publikigita en: Dokumentarioj

Ligilo al la filmo

Daŭro: 1 horo 16 minutoj

Originala titolo: Шестая часть мира
Produktado: Sovkino
Reĝisoro: Дзига Вертов (Dziga Vertov)
Ĉefkameraisto: Михаил Кауфман (Miĥail Kaufman)

Ĉi-foja filmo estas sekva kreitaĵo de Dziga Vertov, en kiu li denove montras vivon de la soveta lando - nun jam ne de unu ĝia angulo, sed de ĉiaspecaj lokoj “de rando ĝis rando” de ĝia grandega teritorio. De malvastaj stratetoj en kaŭkazaj vilaĝoj ĝis severaj rokoj sur bordo de la Arkta okeano, de primitiva vivo de tajgaj ĉasistoj ĝis novaj elektrostacioj kaj uzinoj. Li celas montri ĉiun ĉi tiun diversaĵojn kiel partojn de unu organismo, kiu etendiĝis sur “la sesono de la mondo” - ĉi tiu esprimo fariĝis kutima en la rusa lingvo por simboligi nian landon. Nuntempe, tamen, estas pli ĝuste diri “la oktono de la mondo” :) .

Ĉi tiu filmo ankaŭ enhavas gravajn detalojn de sia epoko. Unu el ĝiaj ĉefaj motivoj estas neceso komerci kun “la landoj de la kapitalo” por akiri bezonatajn por konstruado de industrio maŝinojn. Varoj, kiujn Sovet-Unio povis proponi en tiu tempo, estis produktoj de la naturo kaj de la agrikulturo. Kaj lige kun tio stariĝis demando, kiun oni vigle pridikutis en la 1920-aj jaroj: kiel la ŝtato povas preni necesajn por ĝi produktojn de la kamparanoj? Ĉu oni iru laŭ mola, evolua vojo, uzante ekonomikajn instrumentojn, aŭ por pli rapida industriigo necesas fari tion arbite, apogante sin sur perforton? Fine venkis la subtenantoj de la malmola vojo, kiu donis katastrofajn konsekvencojn kaj igis la agrikulturon de Sovet-Unio stagnadi por multaj jardekoj. Rezulte preskaŭ la tutan duan duonon de la dudeka jarcento la lando necesis importi nutraĵon. Kaj la apero de Stalin en la fino kune kun liaj vortoj, ke “ni bezonas maŝinojn, produktantajn maŝinojn” estas simbola, kvankam en la jaro 1926 Stalin ankoraŭ ne estis unua persono en la ŝtato kaj lia lukto por potenco ne atingis kulminon. Kino, same kiel ĉia arto, povas enhavi pli multe, ol planis la artisto.

Elŝuti la filmon (DivX, 700 Mb):

BitTorrent
La sesono de la mondo

Rapidshare.com
Parto 1
Parto 2
Parto 3
Parto 4
Parto 5
Parto 6
Parto 7






















Get free blog up and running in minutes with Blogsome
Theme designed by Riosoft