Kino en Esperanto rete

August 20, 2007

La striko (1925)

Publikigita en: Dramoj


Ligilo al la filmo

Daŭro: 1 horo 18 minutoj

Originala titolo: Стачка
Produktado: La 1-a Ŝtata kinofabriko
Aŭtoroj de la scenaro: Sergej Eisenstein, Grigorij Aleksandrov
Reĝisoro: Sergej Eisenstein
Aktoroj: Иван Клюквин (Ivan Klukvin), Александр Антонов (Aleksandr Antonov), Григорий Александров (Grigorij Aleksandrov), Михаил Громов (Miĥail Gromov), Максим Штраух (Maksim Ŝtrauĥ), Вера Янукова (Vera Janukova), Борис Юрцев (Boris Jurcev), Владимир Уральский (Vladimir Uralskij) k.a.

La filmoj de Sergej Eisenstein, unua el kiuj estas prezentita hodiaŭ en la projekto, estiĝis unu el simboloj de la dudeka jarcento. Kial? Eble, pro du kaŭzoj. Unue, pro tio, ke ili enkorpigis en si ĉion, kio fariĝos kino en la dudeka jarcento: ĝi adiaŭis al siaj gepatroj - literaturo kaj teatro - kaj komencis memstaran vivon, ĝi kreis mitojn, kiuj por milionoj da homoj estis pli realaj, ol la vivo, ĝi estiĝis “la plej grava el artoj” laŭ estrimo de alia granda faranto de la epoko, V. Lenin, kaj skulptis mensojn kaj korojn de nacioj.

Kaj la dua kaŭzo estas tio, ke en ĉi tiuj filmoj la dudeka jarcento demonstris sin pleje videble - eĉ kiam ili temis pri la estintaj tempoj. Ĝi montris sin en la ĉefa heroo de la filmoj de Eisenstein, ĉar ĉefa heroo en ili estis ne unu homo, sed amaso. Verŝajne, neniu krom Eisenstein scipovis tiel brile montri amason kiel ĉefan personon de la historio. Tion, pri kio skribis historiistoj kaj filozofoj, li esprimis en la neforgeseblaj bildoj de kinoekrano. Ĉu tio ne estas motivo por spekti ilin refoje?

Elŝuti la filmon (DivX, 700 Mb):

BitTorrent
La striko

Rapidshare.com
Parto 1
Parto 2
Parto 3
Parto 4
Parto 5
Parto 6
Parto 7

August 6, 2007

Pri disdono de la filmoj en la p2p-retoj

Publikigita en: Ceteraj

Saluton!

Unu el taskoj, kiujn mi celis plenumi en ĉi tiu projekto, estas ebligi al la spektantoj oportunan kaj rapidan akiron al la filmoj. Por ke oni povu elŝuti ilin en la originala DivX-dosiero, eblas uzi ĉefe du vojojn: aŭ dosier-tenejojn kiel Rapidshare kaj aliaj, aŭ la p2p-retojn. Mi komencis de uzo de Rapidshare.com, ĉar tio estas plej fidinda dosier-tenejo, akirebla mondskale. Tamen, ne por ĉiuj ĝi povas esti oportuna, ĉar ĝi postulas longajn paŭzojn inter elŝuto de dosieroj, se oni ne havas pagatan konton. (Tamen, tio ne koncernas uzantojn, kiuj havas dinamikan IP-adreson - ili bezonas nur malkonektiĝi kaj konektiĝi denove por ke ricevi eblon elŝuti sekvan dosieron. Kutime dinamikan IP-adreson havas ADSL-retkonektoj.)

Tial estus tre avantaĝe, se la filmoj, prezentitaj en la projekto, estus ankaŭ haveblaj en la p2p-retoj, kiel eMule kaj BitTorrent. Tamen, tion malhelpas cirkonstanco, ne malofta por Esperantistoj - malfacilo diskonigi informon. Ni ne havas publikajn lokon, kie oni povus anonci disdonon de filmo kun certeco, ke troviĝos sufiĉe da apogantoj. Kvamkam nombro da Esperantistoj, uzantaj la p2p-retoj, ne estas eta (ĉirkaŭ 60 homoj estis elŝutantaj de mi en eMule dosierojn, kiuj povas interesi nur Esperantistojn), nuntempe ne eblas rapide disdoni Esperantan dosieron, precipe grandan. Kaj mi ne kapablas apogi disdonon de multaj filmoj dum longa tempo.

Tial mi turnas min al la vizitantoj de mia projekto kun peto helpi min disdoni la filmojn en la p2p-retoj. Por tio vi bezonas elŝuti la filmojn ĉe Rapidshare.com kaj aldoni ilin al viaj disdonaĵoj. Filmoj “La Revizoro” kaj “La baleta solistino” jam havas eD2k-ligilojn, tial sufiĉas nur meti ilin en la disdon-dosierujon de via eD2k-programo, por ke apogi la disdonon de ili. Se vi komencos disdoni aliajn filmojn, do sendu la eD2k-ligilon (preferinde en txt-dosiero) al retpoŝto kir.shvedov(heliko)mail.ru kaj mi publikigos ĝin.

Se vi volas disdoni filmon en BitTorrent, do vi devas krei disdonon sur ajna publika Torrent-trakilo (Mi povas rekomendi www.demonoid.com. Oni jam povas trovi tie certan nombron da Esperantaĵoj.) Sendu al mi la Torrent-dosieron kaj mi aldonos ĝin al la publicaĵo de la filmo.

Mi esperas je via kunlaboremo, ĉar nur kune ni povas fari filmojn, tradukitajn Esperanten, haveblaj al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri ili.






















Get free blog up and running in minutes with Blogsome
Theme designed by Riosoft