Gratulojn okaze de la 120-jara jubileo de Esperanto!
Saluton!
Hodiaŭ mi volas gratuli ĉiujn samideanojn okaze de la jubileo. Antaŭ 120 jaroj estis publikigita la Unua libro. Ekde tiam pasis longa tempo kaj estis multe da eventoj. Tamen, rigardante la nunan staton de Esperanto en la mondo, oni ne povas ne konsenti, ke ĝi ne estas tio, kion meritas la internacia lingvo. Kial do estas tiel? Por respondi tion, mi volus atentigi, ke estas certa simileco inter sorto de Esperanto kaj sorto de Rusio, en kies tiamaj limoj ĝi aperis. Samkiel la historiaj kataklismoj de la dudeka jarcento elŝiris nian landon el la normala historia proceso, al kiu ĝi ne revenis plene ĝis nun, Esperanto ankaŭ perdis almenaŭ okdek jarojn da ebloj disvolviĝi, komence de la Unua mondmilito. Ĉu do endas miri nun, ke ni ne prezentas nin tio, kion oni atendas vidi?
Sed tio ne estas ankoraŭ kaŭzo opinii, ke la afero ne havas estonton. Espereble, ni sukcesos kompensi la nerealiĝinton kaj al la 150-jara jubileo de Esperanto oni jam havos televidkanalojn kaj kinostudiojn, internaciajn universitatojn, en kiuj oni instruos Esperante, kaj sur tabloj de gazetaraj butikoj en ĉiuj landoj de la mondo kuŝos revuoj kun Esperantaj nomoj. Ĉio ĉi tio ne estas malebla kaj - kio estas la plej grava - ĉio ĉi tio dependas unuavice de ni mem. Unuan fojon en nia historio ni havas realajn rimedojn efektivigi niajn celojn. Tio, kion mi faras en ĉi tiu projekto, estas nenio alia ol provo montri, kiel oni povas nuntempe uzi la internacian lingvon vere efike kaj utile. Kaj mi esperas ke miaj impetoj kontribuos realiĝon de niaj revoj…
Kaj fine mi povas nur ripeti la diritan antaŭ longe - “ni fosu nian sulkon” (aldoninte “kaj ekposedu traktoron por tio”
) - kaj aldoni:
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.

Dankon pro la gratulo. Same al vi
Comment by Toño — July 27, 2007 @ 10:09 pm
Tute certe, tute prave, kara samideano. Imitinda estas via klopodo labori per Esperanto. Post 120 jaroj, kiu dubas pri tio, ke Esperanto pli kreskas pro la praktiko mem? La estonteco de la projekto de Zamenhof plenumiĝas en estantaj ekzemploj kiel via bela kina retejo. Guton post guto de ŝvito sur graniton, ĝis kiam la historio pravigos vian paciencan kaj seriozan iniciaton, kamarado.
Comment by Jozefo Lejte — August 1, 2007 @ 5:17 am
Vi tute pravas. Ni fosu kaj esperu
Gratulojn ankaŭ al vi!
Comment by Vlad — August 1, 2007 @ 9:30 am
Ankaŭ gratulon al vi pro via laŭdinda laboro!
Interalie kaj nur pro scivolemo (mi ne estas rusa): mi eble komprenis malbone sed, ĉu vi komparas Sovetunio kun kataklismo kaj opinias, ke la nuntempa Rusio estas pli preferinda ol la soveta?
Comment by neĝulo — August 9, 2007 @ 5:13 pm
Mi plian fojon skribas al vi por gratuli vin pro via agado favore de Esperanto kaj por konigi al ni la rusan kulturon pere de tiuj interesaj filmoj.Hodiaû mi havas sugeston por vi:okaze de la 120-jara jubileo de eperanto, eble vi dezirus donaci al tuta esperantistaro la rusan filmon KASAROSA kun esperantaj subtitoloj.Chi-tiu filmo disvolvighas en esperanto klubo.Do, estas rusa filmo kaj samtempe esperanto-rilata.Se tio ne eblas,chu mi povus acheti ghin pere de via helpo?,ne gravas se ghi estas nur en la rusa (En DVD, eble havas alilingvajn subtitolojn)Ricevu korajn salutonjn de via hispana amiko: Antonio Sarmiento (ansardom1@hotmail.com)
Comment by Antonio Sarmiento — March 18, 2008 @ 5:31 pm