Kino en Esperanto rete

July 26, 2007

Gratulojn okaze de la 120-jara jubileo de Esperanto!

Publikigita en: Ceteraj

Saluton!

Hodiaŭ mi volas gratuli ĉiujn samideanojn okaze de la jubileo. Antaŭ 120 jaroj estis publikigita la Unua libro. Ekde tiam pasis longa tempo kaj estis multe da eventoj. Tamen, rigardante la nunan staton de Esperanto en la mondo, oni ne povas ne konsenti, ke ĝi ne estas tio, kion meritas la internacia lingvo. Kial do estas tiel? Por respondi tion, mi volus atentigi, ke estas certa simileco inter sorto de Esperanto kaj sorto de Rusio, en kies tiamaj limoj ĝi aperis. Samkiel la historiaj kataklismoj de la dudeka jarcento elŝiris nian landon el la normala historia proceso, al kiu ĝi ne revenis plene ĝis nun, Esperanto ankaŭ perdis almenaŭ okdek jarojn da ebloj disvolviĝi, komence de la Unua mondmilito. Ĉu do endas miri nun, ke ni ne prezentas nin tio, kion oni atendas vidi?

Sed tio ne estas ankoraŭ kaŭzo opinii, ke la afero ne havas estonton. Espereble, ni sukcesos kompensi la nerealiĝinton kaj al la 150-jara jubileo de Esperanto oni jam havos televidkanalojn kaj kinostudiojn, internaciajn universitatojn, en kiuj oni instruos Esperante, kaj sur tabloj de gazetaraj butikoj en ĉiuj landoj de la mondo kuŝos revuoj kun Esperantaj nomoj. Ĉio ĉi tio ne estas malebla kaj - kio estas la plej grava - ĉio ĉi tio dependas unuavice de ni mem. Unuan fojon en nia historio ni havas realajn rimedojn efektivigi niajn celojn. Tio, kion mi faras en ĉi tiu projekto, estas nenio alia ol provo montri, kiel oni povas nuntempe uzi la internacian lingvon vere efike kaj utile. Kaj mi esperas ke miaj impetoj kontribuos realiĝon de niaj revoj…

Kaj fine mi povas nur ripeti la diritan antaŭ longe - “ni fosu nian sulkon” (aldoninte “kaj ekposedu traktoron por tio” :) ) - kaj aldoni:

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.






















Get free blog up and running in minutes with Blogsome
Theme designed by Riosoft