Kino en Esperanto rete

June 18, 2007

La skarlata floreto (1952)

Publikigita en: Animaciaj

Ligilo al la unua parto


Ligilo al la dua parto


Ligilo al la tria parto

Daŭro: 39 minutoj
Produktado: Sojuzmultfilm-studio
Aŭtoro de la scenaro: Георгий Гребнер (Georgij Grebner)
Reĝisoro: Лев Атаманов (Lev Atamanov)
Pentristoj: Александр Винокуров (Aleksandr Vinokurov), Леонид Шварцман (Leonid Ŝvarcman)
Animaciistoj: Татьяна Федорова (Tatjana Fjodorova), Роман Качанов (Roman Kaĉanov), Роман Давыдов (Roman Davidov), Вадим Долгих (Vadim Dolgiĥ), Борис Чани (Boris Ĉani), Федор Хитрук (Fjodor Ĥitruk), Борис Меерович (Boris Meeroviĉ), Вячеслав Котеночкин (Vjaĉeslav Kotjonoĉkin), Борис Дежкин (Boris Deĵkin), Геннадий Филиппов (Gennadij Filippov)
Kameraisto: Михаил Друян (Miĥail Drujan)
Komponisto: Николай Будашкин (Nikolaj Budaŝkin)
Sonregistristo: Георгий Мартынюк (Georgij Martynjuk)
Teksto de la kantoj: Я. Шведов (Ja. Ŝvedov)

Ĉi tiu animaciaĵo estis farita laŭ fabelo de rusa verkisto Sergej Aksakov. En infaneco li aŭdis popolan fabelon, bazitan sur internacie konata historio “la belulino kaj la monstro”, kaj poste surpaperigis ĝin, konservinte ĉarman lingvaĵon de la originala rakonto.

Sergej Aksakov (1791 - 1859)
Sergej Aksakov (1791 - 1859). Kvankam li kreis multajn realismajn literaturajn verkojn, nuntempe oni memoras lin unuavice kiel aŭtoron de la fabelo “La skarlata floreto”.

Ĉi tiu fabelo estas tre populara ankaŭ nun. Sufiĉas diri, ke krom la animacia, ekzistas du kinoversioj de ĝi, estas porinfana teatraĵo (kiam mi lernis en mezlernejo, mi spektis ĝin kune kun mia klaso), oni aludas ĝin en ŝercoj kaj karikaturoj. Ankaŭ ĝi estas unu el ŝatataj temoj por majstroj de popolaj artoj.

Paleĥ-miniaturo laŭ la fabelo
Paleĥ-miniaturo laŭ la fabelo “La skarlata floreto”

Ĥoluj-miniaturo sur skatolo.
Skatolo kun miniaturo el vilaĝo Ĥoluj (parenca al Paleĥ arto) laŭ la fabelo “La skarlata floreto”.

Kaj estas animacia versio de ĉi tiu fabelo, kreita en Sojuzmultfilm-studio en 1952. Ĝi sendube estas la plej bona el ĉio, kreita de la studio en tiuj jaroj, mirinda specimeno de belega kaj senriproĉa animacio. Tial mi tre rekomendas elŝuti kaj ĝui ĝin en la originala kvalito, por ke dividi admiron de la rusaj spektantoj.

Elŝuti la filmon (DivX, 500 Mb):

Torrent-dosiero:
La skarlata floreto

Rapidshare.com
Parto 1
Parto 2
Parto 3
Parto 4
Parto 5

Komentoj »

The URI to TrackBack this entry is: http://kinejo.blogsome.com/2007/06/18/la-skarlata-floreto/trackback/

Ne estas komentoj ankoraŭ.

RSS feed for comments on this post.

Skribu komenton

Linioj kaj paragrafoij dividiĝas aŭtomate, retpoŝta adreso ne estas montrata, HTML allowed: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <code> <em> <i> <strike> <strong>



Anti-spam measure: please retype the above text into the box provided.






















Get free blog up and running in minutes with Blogsome
Theme designed by Riosoft