Daŭro: 30 minutoj
Originala titolo: Сказка о рыбаке и рыбке
Produktado: Sojuzmultfilm-studio
Aŭtoro de la scenaro: Михаил Вольпин (Miĥail Volpin)
Reĝisoro: Михаил Цехановский (Miĥail Ceĥanovskij)
Pentristoj: Д. Березовский (D. Berezovskij), Петр Репкин (Pjotr Repkin)
Animaciistoj: Николай Федоров (Nikolaj Fjodorov), Ламис Бредис (Lamis Bredis) , Федор Хитрук (Fjodor Ĥitruk), Татьяна Таранович (Tatjana Taranoviĉ), Александр Беляков (Aleksandr Beljakov), Е. Казанцева (Je. Kazanceva), Роман Качанов (Roman Kaĉanov), Роман Давыдов (Roman Davidov), Рената Миренкова (Renata Mirenkova)
Kameraisto: Михаил Друян (Miĥail Drujan)
Komponisto: Юрий Левитин (Jurij Levitin)
Aktoroj: Анастасия Зуева (Anastasija Zujeva), Мария Бабанова (Marija Babanova), Борис Чирков (Boris Ĉirkov), Владимир Грибков (Vladimir Gribkov)
En la komenco de la 1950-aj jaroj en studio "Sojuzmultfilm" oni kreis vicon da "animaciaj peplumoj" - londaŭraj, riĉe faritaj filmoj laŭ fabeloj kaj verkoj de rusa literaturo. Unua el ili estis filmo “La fabelo pri fiŝo kaj pri fiŝisto”, kiu estas prezentata hodiaŭ omaĝe al la 208-a jubileo de Aleksandr Puŝkin, nia la plej eminenta poeto. Ĉi tiu filmo des pli konvenas por tio, ĉar plej rimarkinda en ĝi estas la prologo, prenita el frua poemo de Puŝkin "Ruslan kaj Ludmila". Ĉi tiu prologo, kiu fakte prezentas sin kvintesenco de la rusa folkloro, estiĝis unu el la plej famaj versaĵoj de Puŝkin. Ne estas granda troigo diri, ke ĉiu ruso konas ĝin ekde frua infaneco. Verkisto Maksim Gorkij skribis pri ĉi tiuj versoj, ke ili memorigis al li la plej bonajn fabelojn de lia avino, "mirinde kunigitajn en unun". Kiel profunde penetris bildoj de ĉi tiuj versoj en la rusan kulturon, oni povas vidi almenaŭ laŭ tio, ke la tuta unua parto de la popularega fantasta romano "Lundo ekas sabate" de A. kaj B. Strugackij fakte estas parodio al ili. Kaj la komenco de la filmo prezentas sin luksa animacia ilustraĵo al ĉi tiuj versoj.

Paleĥ-miniaturo, kiu ilustras la prologon de “Ruslan kaj Ludmila”
Estas do kompreneble, ke por prezenti tiom gravan literaturaĵon estis necese havi konvenan Esperantan tradukon. El la tri konataj tradukoj - de V.N. Devjatnin, A. Gelert kaj Sergej Rublov - la lasta montriĝis plej ekzakta kaj proksima al la originalo. Tamen, ankaŭ montriĝis bezonata ioma redaktado de ĝi, ĉar ne ĉie detaloj de la originala teksto estis transdonitaj senŝanĝe. Eble, tio ne tre gravas por literatura traduko, sed kiel subtitoloj ĝi aspektus iom strange, ĉar ĝuste tiuj ĉi detaloj estas montrataj en la filmo. Tiel mi aŭdacis certagrade adapti ĝin al la kondiĉoj de la tasko…
Elŝuti la filmon (DivX, 400 Mb):
Torrent-Dosiero:
La fabelo pri fiŝo kaj pri fiŝisto
Rapidshare.com
Parto 1
Parto 2
Parto 3
Parto 4
esperanto subtitoloj subtekstoj animation cartoon Soyuzmultfilm Russian+animation Soviet+animation