Kino en Esperanto rete

May 20, 2007

Novelo pri la vera homo (1948)


Ligilo al la filmo

Daŭro: 1 horo 29 minutoj

Produktado: Mosfilm-studio
Aŭtoro de la scenaro: Мария Смирнова (Marija Smirnova)
Reĝisoro: Александр Столпнер (Aleksandr Stolpner)
Aktoroj: Павел Кадочников (Pavel Kadoĉnikov), Тамара Макарова (Tamara Makarova), Василий Меркурьев (Vasilij Merkurjev), Людмила Целиковская (Ludmila Celikovskaja), Лев Свердлин (Lev Sverdlin), Любовь Соколова (Lubovj Sokolova), Николай Охлопков (Nikolaj Oĥlopkov), Владимир Грибков (Vladimir Gribkov), Алексей Дикий (Aleksej Dikij), Борис Бабочкин (Boris Baboĉkin), Михаил Глузский (Miĥail Gluzskij).

Aleksej Maresjev (1916-2001)
Aleksej Maresjev (1916-2001)

Ĉi tiu filmo estas bazita sur reala historio de piloto Aleksej Maresjev, kiu sukcesis reveni en batalan aviadon post perdi ambaŭ krurojn. Li estis ne sola kaj ne unua homo, kiu faris tion, sed ĝuste lia vivo estiĝis por multaj ekzemplo de homa volo kaj persisteco. En la jaro 1946 milita korespondanto kaj verkisto Boris Polevoj, kiu konatiĝis kun Maresjev dum la milito, publikigis libron sub titolo “Novelo pri la vera homo”, kie li rakontis hitorion de la heroo, nur ŝanĝinte unu literon en lia familionomo. Kaj post du jaroj aperis konoversio de ĉi tiu verko, kie ĉefan rolon ludis Pavel Kadoĉnikov, tiama stelo de sovetia kinematografo.

Elŝuti la filmon (DivX, 700 Mb):

Torrent-dosiero:
Novelo pri la vera homo

Rapidshare.com
Parto 1
Parto 2
Parto 3
Parto 4
Parto 5
Parto 6
Parto 7

May 3, 2007

Aleksandr Popov (1949)

Publikigita en: Dramoj


Ligilo al la filmo

Daŭro: 1 horo 32 minutoj

Originala titolo: Александр Попов
Produktado: Lenfilm-studio
Aŭtoro de la scenaro: Александр Разумовский (Aleksandr Razumovskij).
Reĝisoroj: Герберт Раппапорт (Gerbert Rappaport), Виктор Эйсымонт (Viktor Ejsymont).
Aktoroj: Николай Черкасов (Nikolaj Ĉerkasov), Александр Борисов (Aleksandr Borisov), Константин Скоробогатов (Konstantin Skorobogatov), Ю. Толубеев (J. Tolubeev), К.Благовещенская (K.Blagoveŝĉenskaja), Бруно Фрейндлих (Bruno Frejndlih), Осип Абдулов (Osip Abdulov), Виталий Полицеймако (Vitalij Policejmako).

Filmo, prezentata al via atento, rakontas pri rusia sciencisto Aleksandr Popov (1859 - 1906), kiu estis unu el ĉefaj kreantoj de la nova speco de komunikado - radio. En Rusio oni kutime opinias lin ĉefa inventinto de radio, kaj tio estas komprenebla - ja ĉiu lando strebas fieri pri siaj samlandanoj. Laŭ mia opinio, radio apartenas al nombro da tiaj inventoj, kiel, ekzemple, aŭtomobilo aŭ aviadilo aŭ teleskopo, koncerne kiujn ĉiam eblas trovi multajn pionirojn. Kiam la principo mem de la invento estiĝas klara, ne estas mirinde, ke diversaj homoj samtempe komencas okupiĝi pri ĝi. Same estis ankaŭ en la kazo de radio.

Do, tio estas sufiĉe oportuna situacio: ĉiu povas restu kun sia opinio, kaj ne ofendi aliajn:). Tamen, la filmo respegulas ne nur ĉi tiun evidentan fakton; ĝi ankaŭ havas klarajn postsignojn de la tiama ideologia situacio en Sovet-Unio. Dum la unua kulmino de la Malvarma milito en la fino de la 1940aj jaroj en Sovet-Unio oni tre forte luktis kontraŭ la kultura influo de la Okcidento. Parto de ĉi tiu lukto estis kampanjo, kiu celis pruvi, ke ĉiuj grandaj eltrovoj kaj inventoj estis faritaj en Rusio. Ĝi okazis, tamen, ne tre lerte kaj sukcese - de ĝi restis ŝerca esprimo “Rusio estas patrolando de elefantoj”. Kaj la rakontata en la filmo historio pri la malicaj britiaj negocistoj, kiuj kune kun Marconi ŝtelis la rusan inventon, estas bona ekzemplero de tiu ideologia trudado - ne bezonatas diri, ke ĝi estas elpensaĵo. Tial la spektanto povas vidi ne nur la tempon, pri kiu rakontas la filmo, sed ankaŭ la tempon, en kiu ĝi estis farita. Interesas noti, ke kelkaj replikoj de la herooj de la filmo koncerne situacion en Rusio estas ankaŭ nun aktualaj - vere, la historio havas kutimon ripeti sin…

Sed se paroli pri la filmo mem, do ĝi prezentas sin sufiĉe bonkvalita verko kaj karaktera ekzemplero de “biografiaj filmoj”, multnombraj en la 1940aj jaroj. Nikolaj Ĉerkasov, kiu antaŭe ludis tiajn elstarajn historiajn personojn, kiel Aleksandro la Neva kaj Ivan la Terura, estas konvinka kaj majesta en la rolo de Aleksandr Popov, la aktora ludo estas sur la “bona malnova” nivelo. Do, espereble ĉi tiu filmo ekplaĉos al Esperantistoj.

P.S. Interalie, mi rememoris unu anekdoton, kiu tre konvenas al ĉi tiu temo.
Interparolas rusa kaj itala arkeologoj. La itala arkeologo diras: “Antaŭnelonge ni elfosadis kaj trovis telegrafan kablon. Tio pruvas, ke en antikva Romo funkciis telegrafo!” La rusa arkeologo respondas: “Ĉu tio mirindas? Ankaŭ ni elfosadis kaj trovis nenion. Tio pruvas, ke en antikva Rusujo funkciis senkabla telegrafo!”

Elŝuti la filmon (DivX, 700 Mb):

BitTorrent
Aleksandr Popov

Rapidshare.com
Parto 1
Parto 2
Parto 3
Parto 4
Parto 5
Parto 6
Parto 7






















Get free blog up and running in minutes with Blogsome
Theme designed by Riosoft