Fragmentoj el Kino-Pravda (1922)
Daŭro: 13 minutoj
Mi komencas publikigi verkojn de la rusa kinoavangardo de la 1920-aj kaj komenco de la 1930-aj jaroj, kiu estas unu el elstaraj eventoj de la monda kinematografo. Malfermas la serion fragmentoj el “Kino-Pravda” - kinoĵurnalo, kiu estis kreata de fama reĝisoro Dziga Vertov en la komenco de la 1920-aj jaroj. Ĝuste tiam li ellaboris sian teorion de “Kino-Okulo”, vokante rezigni de la teatraj kaj literaturaj principoj en kino; ĝi bezonas tute novajn metodojn reprezenti la realecon. Poste ĉi tiuj ideoj estis demonstritaj en liaj filmoj “Homo kun kamerao” kaj aliaj.
La prezentata filmo estis trovita en la Interreto kaj prezentas sin muntaĵo el fragmentoj de diversaj serieroj de ĵurnalo “Kino-Pravda”. Evidente ĝi estis muntita alilande, kaj pro tio ĝin trafis kelk materialojn, kiuj ŝajne ne rilatas ĝin. Ekzemple, en la oka minuto de la filmo post la intertitolo “Antaŭe ni neniam havis sufiĉe da brutaro por niaj individuaj bezonoj” sekvas fragmento, kiu montras inperiestron Nikolaon la Duan kaj lian filon Alekseon, vizitantajn trupojn. Kompreneble, ĝi ne povis ĉeesti en la originala versio (eble, tamen, ĝi estas memorigo pri la malnova ordo - sed por tiu celo oni elektus pli elokventajn bildojn). Baldaŭ post tio aperas fragmento, kiu montras Lenin-on - ĝi ankaŭ aspektas esti ne en sia loko.
Tamen, ĉi tiu filmo estas interesa ekzemplo de tiama kinokroniko kaj de tiama vivo en Rusio, kiu ĵus komencis resaniĝi por la intercivitana milito. Oni povas vidi kaj pozitivajn bildojn de rekonstruado kaj terurajn atestaĵojn pri malsatantaj infanoj, kiu orfiĝis pro la milito. Ĉio kune aspektas kiel peco de aŭtentika vivo, kiel “kino-pravda” [kino-vero], al kiu strebis Vertov.
Historia noto: menciataj en la filmo socialistoj-revoluciistoj (mallongige eseroj) estis la plej granda maldekstra partio en Rusio en la komenco de la dudeka jarcento. Ili aktive partoprenis en la revolucio de la jaro 1917, kunlaboris kun la bolŝevikoj (fakte, sian agraran programon la bolŝevikoj prenis de la eseroj), sed baldaŭ post kiam la bolŝevikoj prenis la povon la eseroj komencis lukti kontraŭ ili, ankaŭ terorisme. En la jaro 1922 en Moskvo okazis juĝproceso de la estroj de la esera partio, kiuj estis akuzataj pri multaj krimoj, inklude la atencon kontraŭ Lenin en la jaro 1918. Fragmento de ĉi tiu proceso estas demonstrata en la filmo.
Elŝuti la filmon (DivX, 305 Mb):
BitTorrent:
Fragmentoj el Kino-Pravda
Rapidshare.com
Parto 1
Parto 2
Parto 3
esperanto subtitoloj subtekstoj documentary Dziga+Vertov Russian+cinema Soviet+cimena
