Kiel vi povas rimarki, jam longan tempon ne plu aperis novaĵoj en “Kino en Esperanto rete”. Parte tion kaŭzas personaj kialoj, pro kiuj mi jam ne povas doni al ĝi tiom da atento, kiel antaŭe, parte - karaktero de mia por-Esperanta agado, kie mi partoprenas ankaŭ aliajn direktojn, inter kiuj estas, parenteze, samspeca projekto Verda Filmejo, kiu nune estas unu el tre malmultaj kreitaĵoj en Esperanto, digne prezenteblaj por la ekstera mondo.
Koncerne pluan disvasiĝon de ĉi tiu projekto, mi povas diri, ke mi nepre aperigos pluajn tradukitajn filmojn ĉi tie, sed kiom ofte, mi ankoraŭ ne povas diri. Tial mi intencas integri ĝin kun Verda Filmejo tiel, ke ĉiuj filmoj aperontaj ĉi tie, estos anoncitaj ankaŭ en Verda Filmejo, do ili estos rimarkeblaj por plia kvalito da homoj, ĉar tiu projekto estas tre populara.
Krome, hodiaŭ mi anoncas, ke mi ĝisdatigis dosierojn de ĉiuj filmoj ĉe FileFactory.com kaj kreis apartan dosierujon por ili, kie oni povas facile trovi rektajn ligilojn. Ankaŭ ĉiuj ligiloj al FileFactory en la publicaĵoj estas ĝisdatigitaj. Ne forgesu, ke ĉiuj filmoj estas elŝuteblaj en BitTorrent, kaj parto el ili - en eMule. Do elŝutu aktive, ĉar ju plu aktive oni elŝutas la filmojn, des pli facile ili estas akribeblaj. Tiel vi helpos al samideanoj, kiuj volas spekti ilin.
Originala titolo: Сказка о царе Салтане Produktado: Sojuzmultfilm-studio Aŭtoroj de la scenaro: Зинаида Брумберг (Zinaida Brumberg), Валентина Брумберг (Valentina Brumberg) Reĝisoroj: Татьяна Басманова (Tatjana Basmanova), Валентина Брумберг (Valentina Brumberg), Зинаида Брумберг (Zinaida Brumberg) Ĉefdesegnisto: К. Кузнецов (K. Kuznecov) Desegnistoj: В. Валерианова (V. Valerianova), К. Малышев (K. Malyŝev), В. Роджеро (V. Roĝero) Animaciistoj: Е. Сергеев (Je. Sergeev), Борис Дежкин (Boris Deĵkin), Иртенев (Irtenev), Фаина Епифанова (Faina Jepifanova), Николай Федоров (Nikolaj Fjodorov), О. Коваленко (O. Kovalenko), Роман Давыдов (Roman Davydov), Л. Диковский (L. Dikovskij), Ламис Бредис (Lamis Bredis), Л. Попов (L. Popov), Валентин Лалаянц (Valentin Lalajanc), Татьяна Федорова (Tatjana Fjodorova) Kameraistoj: Е. Гимпельсон (Je. Gimpelson), Н. Соколова (N. Sokolova) Komponisto: Виктор Оранский (Viktor Oranskij) Sonreĝisoroj: Н. Бертран (N. Bertran), С. Ренский (S. Renskij) Aktoroj: Леонид Пирогов (Leonid Pirogov), Д. Орлов (D. Orlov), Фаина Раневская (Faina Ranevskaja), Людмила Коренева (Ludmila Koreneva), Михаил Жаров (Miĥail Ĵarov), Мария Бабанова (Marija Babanova), Фаина Шевченко (Faina Ŝevĉenko) Animator.ru
Ĉi tiu publicaĵo en la projekto estas iome malordinara. En ĝi vi povas konatiĝi kun du animaciaj versioj de unu verko, kaj la dua estas prezentita kiel aldono aŭ, kiel oni nomas tion en la angla, bonus. Kutime oni prezentas pli fruajn kinoversiojn kiel aldonojn sur DVD-diskoj, sed niakaze aldono estas pli malfrua versio. Temas pri animaciaj filmoj laŭ versa fabelo de Aleksandr Puŝkin, kiu estas konata en Rusio praktike al ĉiuj, ĉar al ĉiuj oni legis ĝin en infaneco. Ĝia Esperanta traduko, legebla en la reto (unua parto kaj dua parto), kvankam ne senriproĉa, ebligas viziti ĝian romantikan kaj sorĉan mondon, kiu ravas jam multajn generaciojn de junaj same kiel de adoltaj legantoj.
Koncerne la animaciaĵojn endas noti, ke ili ambaŭ reprezentas trajtojn kaj tendencojn en sovetia animacio de sia tempo. La versio de fratinoj Brumberg, nature, estas multe malpli perfekta teknike, ol la animaciaj filmoj de la 1950aj jaroj, jam spekteblaj en la projekto. Sed tion sufiĉe rekompensas aliaj ĝiaj ecoj - vigla, malavare spicita per humuro, ĝi spekteblas kun intereso eĉ hodiaŭ. Tio bone ilustras fortan influon de Disney, kiun spertis sovetia animacio ekde la mezo de la 1930aj ĝis la fino de la 1940aj jaroj. Eĉ moskvan studion “Sojuzmultfilm”, ĉeflokon de la sovetia animacio por pli ol 50 jaroj, oni kreis en 1936 sub slogano “Ni bezonas sovetian Mickey Mouse”. Tamen al la fino de la 1940aj jaroj, post kiam ekis la malvarma milito kaj pliakriĝis ideologia kontraŭstaro kun la Okcidento, aspektis tute maltaŭge orientiĝi al unu el simboloj de la “burĝa kulturo”. Tial oni devis serĉi “propran vojon” por la sovetia animacio, kies rezulto estis multnombraj versioj de la rusa literatura klasiko, aperintaj en la unua duono de la 1950aj jaroj. Kelkajn el ili vi jam povas spekti en la projekto. Ilia stilo - momumenta, iom pompeca - tamen ebligis krei fajnajn kaj ĉarmantajn bildojn, kiujn oni ankaŭ nun spektas kun plezuro. Supera atingo de ĉi tiu periodo estis, miaopinie, filmo “La skarlata floreto”.
Ekde la mezo de la 1950aj jaroj ĉi tiu “monumenteco” malaperas, kaj ne estas hazarde, ke ĝuste en la dua duono de ĉi tiu jardeko oni kreis plej elstarajn filmojn, kiuj kombinis antaŭan tradicion de skrupula bonkvalita animacio kun plia libereco en stilo kaj tekniko. Plej konata ekzemplo de tio estas filmo “La Neĝa reĝino” (1957), kiu havis grandan sukceson en multaj landoj.
Reĝisoro Ivan Ivanov-Vano, eminenta figuro en la sovetia animacio, jam en la 80aj jaroj revenis al tradicioj de granda literatura kinoversio, kreinte sian “Fabelon pri caro Saltano” (1984). Ĝi demonstras tute alian rilaton al animacio, kiu ne pretendas esti “kiel eble plej realisma”. Ĝi estas mola, iome stiligita - senteblas influo kaj de rusaj tradiciaj bildrakontoj, “lubokoj”, kaj tiu de ikona pentrarto. Tio estas jam matura stadio de arto, kiam ĝi konvinkas ne per detaloj (kvankam ili estas bone prilaboritaj) sed per interna harmonio kaj atmospero. Endas ankaŭ aldoni, ke ĉi tiu filmo estis lasta en la tradicio de grandaj animaciaj fabeloj, kaj tio estis, sendube, digna kompletigo de ĉi tiu paĝo de la sovetia animacio.
Originala titolo: Сказка о царе Салтане Produktado: Sojuzmultfilm-studio Aŭtoroj de la scenaro, reĝisoroj kaj ĉefdesegnistoj:
Иван Иванов-Вано (Ivan Ivanov-Vano), Лев Мильчин (Lev Milĉin) Desegnistoj: Ирина Троянова (Irina Trojanova), В. Максимович (V. Maksimoviĉ), Т. Герасименко (T. Gerasimenko), Г. Симоненко (G. Simonenko), Л. Алехина (L. Aljoĥina), Ирина Светлица (Irina Svetlica), Игорь Олейников (Igor Olejnikov), Марина Игнатенко (Marina Ignatenko) Animaciistoj: Владимир Зарубин (Vladimir Zarubin), Юрий Мещеряков (Jurij Meŝĉerjakov), Марина Восканьянц (Marina Voskanjanc), Антонина Алешина (Antonina Aljoŝina), Александр Панов (Aleksandr Panov), Владимир Крумин (Vladimir Krumin), Сергей Аврамов (Sergej Avramov), Виктор Лихачев (Viktor Liĥaĉov), Марина Рогова (Marina Rogova), Николай Федоров (Nikolaj Fjodorov), Анатолий Абаренов (Anatolij Abarenov), Андрей Игнатенко (Andrej Ignatenko) Kameraisto: Михаил Друян (Miĥail Drujan) Direktorino: Лилиана Монахова (Liliana Monaĥova) Komponisto: Михаил Меерович (Miĥail Meeroviĉ) Sonreĝisoro: Борис Фильчиков (Boris Filĉikov) Redaktorino: Раиса Фричинская (Raisa Friĉinskaja) Aktoroj: А. Покровская (A. Pokrovskaja), Людмила Иванова (Ludmila Ivanova), Анастасия Зуева (Anastasija Zujeva), Борис Новиков (Boris Novikov), Николай Граббе (Nikolaj Grabbe), А. Золотницкий (A. Zolotnickij), Мария Виноградова (Marija Vinogradova), Михаил Зимин (Miĥail Zimin), Роман Филиппов (Roman Filippov), Н. Боронина (N. Boronina) Voĉleganto: Авангард Леонтьев (Avangard Leontjev) Muntistino: Наталия Степанцева (Natalija Stepanceva) Voĉaj partioj: Нина Савичева (Nina Saviĉeva) Animator.ru
Samideanino Skirlet (Rusio/Francio) preparis ankaŭ version de la filmo kun internaj E-subtekstoj, kiun oni povas trovi en la Ed2K-reto aŭ ĉe Filmoj.net.
Originala titolo: Сказка о попе и работнике его Балде Produktado: Sojuzmultfilm-studio Aŭtoro de la scenaro kaj reĝisoro: Пантелеймон Сазонов (Pantelejmon Sazonov) Desegnistoj: Влад Бочкарев (Vlad Boĉkarjov), Я. Рейтман (Ja. Rejtman) Kameraistoj: Д. Каретный (D. Karetnyj), А. Алипова (A. Alipova) Komponisto: Иосиф Ковнер (Iosif Kovner) Sonreĝisoro: С. Ренский (S. Renskij) Aktoroj: Андрей Тутышкин (Andrej Tutyŝkin), Леонид Пирогов (Leonid Pirogov), К. Залесский (K. Zalesskij), Юлия Юльская (Julija Julskaja) , Елена Тяпкина (Jelena Tjapkina) Animator.ru
Kiel mi jam skribis en mia blogo ĉe Ipernity, unu el rimarkindaj eventoj de la jaro 2009 en Rusio estis la 210-jara jubileo de Aleksandr Puŝkin, nia plej granda kultura persono. Omaĝe al la jubileo mi prezentas kelk kinoversiojn de liaj verkoj.
Parto de la grandega heredaĵo de Puŝkin estas, ke li provizis ĉiujn estontajn generaciojn de rusianoj per fajna, amuza kaj dolĉa porinfana legaĵo - liaj versaj fabeloj, kiuj absorbis historiojn kaj rolulojn de la rusa folkloro, fajlinte ilin per arta majstreco. Kelkaj el ili jam estas spekteblaj en la projekto kiel animaciaĵoj. Al ĉi tiuj fabeloj apartenas ankaŭ “Fabelo pri popo kaj lia dungito Balda”.
Unuarigarde ĝi povas ŝajni nur amuza kaj humura rakonto, sed ĝia sorto montriĝis tute ne malserioza. Ĝi estis eldonita nur post la morto de Puŝkin, kaj poeto Vasilij Ĵukovskij, kiu publikigis ĝin, pro cenzuraj kialoj anstataŭis la popon per komercisto. Ĝis la fino de la 19-a jarcento oni publikigis la fabelon nur en tia formo. Tamen dum la sovetia tempo ĝi ricevis favoron dank’ al sia kontraŭklerikala satiro, kaj komence de la 1930-aj jaroj en leningrada studio Sovkino oni ekis krei animacian filmon laŭ ĝi. Kaj ĝi estis planita kiel ne nura filmo, sed opero, muzikon por kiu estis verkonta Dmitrij Ŝostakoviĉ. Se ĉi tiu projekto estus realigita, ĝi esksterdube okupus honoran lokon en la historio de monda animacio. Sed oni fermis ĝin, kaj poste preskaŭ ĉiu filmita materialo pereis pro incendio. Konserviĝis nur ununura sceno “Bazaro”, kiu, tamen, forte impresas eĉ kiel fragmento.
Do, la filmo ne realiĝis (interalie, ĝin reĝisoris Miĥail Ceĥanovskij, kiu poste faris animacian version de alia fabelo de Puŝkin - La fabelo pri fiŝo kaj pri fiŝisto). Tamen Dmitrij Ŝostakoviĉ finis sian parton de la laboro en formo de komika opero sub la sama nomo. Ĝi ankaŭ nuntempe aperas sur scenejoj, kaj estas interese, ke sonis protestoj kontraŭ tio fare de eklezio (ne nur la ortodoksa). Ŝajne, ke eĉ post pli ol 150 jaroj Puŝkin sukcesas esti maloportuna al ĉiaspecaj fariseoj…
Ĉi tiu subtekstigita versio de la filmo estas agrable disponigita de samideanino Skirlet (Rusio/Francio).
Originala titolo: Падение династии Романовых Produktado: Sovkino Reĝisorino: Эсфирь Шуб (Esfir Ŝub)
Mi longe pensis, kiel komenci rakonton pri ĉi tiu filmo, kaj al mi venis ideo prezenti anstataŭ tio rakonton pri ĝia aŭtoro. Verŝajne, tio konvenos al specialeco de la ĉi-foja prezentaĵo…
Esfir Iljiniŝna Ŝub, samkiel multaj “feraj virinoj”, ŝiaj samtempaninoj, estis vera filino de la revolucio. Naskita en Ĉernigova gubernio, ŝi devenis el urbeta hebrea familio kaj spertis ĉiujn malfacilaĵojn de tia stato.
Nur persona interveno de la parto ebligis al Esfir fariĝi anino de la Moskvaj superaj virinaj kursoj. Kiel estontan specialecon Ŝub elektis la rusan literaturon. Post la revolucio Esfir kun sia sociscienca klero troviĝis en malfacila stato.
Tiaj specialistoj ne estas bezonataj por la juna socialisma ŝtato, kaj la junulino pro manko de okupo komencis vizitadi kunsidojn de proletaj poetoj. Esfir-on savis nur tio, ke laŭ decido de la nova potenco la ĉefurbo transiĝis el Petrogrado en Moskvon, kaj sur tia grundo ekis multipliĝi diversaj burokratiaj organizoj. En unun el ili - la Teatran fakon de la Popolkomisarejo pri klerado - Esfir iris por serĉi laboron.
Aŭtune de la jaro 1918 oni prenis Ŝub-on en la personaron de la fako kiel sekretariinon.
En la jaro 1922 Esfir transiĝis en la fotokinofakon, kiu estis baldaŭ reformita en organizon Goskino, kaj petis postenon de administranto pri remuntado kaj redaktoro de filmaj titoloj.
Unua filmo, preparita al demonstrado fare de Esfir, estis aventura usona detektivaĵo, en ne malpli ol kvindek ruloj - “Griza ombro”. En rezervejoj Esfir trovis malgrandajn rulojn kun partopreno de Charlie Chaplin, kies nomon en la komenco de la 1920-aj jaroj amasa spektanto en Rusio preskaŭ ne sciis.
Ŝub multis el disigitaj ruletoj historion, parodiantan operon “Carmen”, mem elpensis intertitolojn, kaj sukceso superis ĉiujn atendojn. La spektantoj multe ridis, amase impetadis rigardi la novan stelulon, kaj tio estis, ŝajne, unua filmo sur sovetia ekrano kun partopreno de Charlie Chaplin.
Esfir tiel profundiĝis en la novan aferon, ke portis en sian loĝejon multadan tablon, malgrandan projekciilon, mallongajn fragmentojn el diversaj filmoj kaj vespere kun entuziasmo kreadis novajn etudojn, bizare kungluante bildojn. Iom-post-iome Esfir Ŝub fariĝas agnoskita profesiulo en muntado.
Ŝi komencis vizitadi laboratoriajn esporojn de la metiejo de Kuleŝov, kiu al tiu tempo jam estis monde agnoskita eskperimentisto en muntado, kaj baldaŭ oni prenis Esfir-on en laboron en vera kinostudio.
Fine Eisenstein lasis teatron kaj proponis al Ŝub labori pri reĝisoria scenaro de sia unua filmo “La striko”.
Fine de somero de la jaro 1926 Esfir veturas Leningradon kun kun grandega penado trovas kinoarkivon de la eksa caro. Dum du monatoj ŝi spektis sesdek mil metrojn da bendo kaj elektis kivn mil metrojn por filmo. La preta filmo en sep partoj havis mil sepcent metrojn. La direktoro de la studio mem proponis nomon “La falo de la dinastio de Romanovoj” por la nova filmo, kaj li mem elpensis grandan plakaton por reklamo: dukapa aglo, kruce forstrekita per du vastaj ruĝaj linioj.
La filmo, muntita nur el kronika materialo, portis grandegan emocian ŝargon, ĝi fariĝis komenco de kina kreado de mitologio kaj havis kolosan sukceson inter spektantoj ne nur en la lando, sed ankaŭ vaste ekster ĝi. Esfir Ŝub kreis tute novan ĝenron en la monda kino.
Originala titolo: Мастера русского балета Produktado: Lenfilm-studio Reĝisoro: Герберт Раппапорт (Gerbert Rappaport) Aktoroj: Галина Уланова (Galina Ulanova), Майя Плисецкая (Maja Pliseckaja), Юрий Жданов (Jurij Ĵdanov), Петр Гусев (Pjotr Gusev), Наталья Дудинская (Natalja Dudinskaja) k. a.
Heroo de unu el kantoj de konata sovetia verkisto, poeto, kantisto kaj disidento Aleksandr Galiĉ (1918-1977) disputas pri ideologiaj aferoj kun diplomato el iu afrika lando. Kiam li elĉerpadas favorajn al si argumentojn, li komencadas refreni: “Tamen ni produktas raketojn kaj digis Jenisejon. Kaj ankaŭ en la areo de baleto ni estas antaŭ la planedo tuta.”
La lasta frazo, evidente ironia en la originalo, estiĝis unu el popularaj ĉitaĵoj de ĉiutaga lingvo, kaj oni ofte uzas ĝin en mala, serioza senco - por ke memorigi, ke nia lando vere estas elstara en ĉi tiu areo. Baleto estiĝis unu el ĉefaj vizitkartoj de Rusio, kaj ĝi sendube indas esti prezentita ankaŭ Esperante.
En ĉi tiu filmo-koncerto oni povas spekti scenojn el baletoj “Cigna lago” de Pjotr Ĉajkovskij, “La fontano de Baĥĉisaraj” kaj “Flamo de Parizo” de Boris Asafjev. La lasta baleto estas interesa per tio, ke ĝi, verŝajne, estas ununura en la mondo baleto, kie oni ne nur dancas, sed ankaŭ kantas! Dum la akto oni kantas sur la scenejo revoluciajn kantojn de tiu epoko.
Interalie, ekzistas unu teatra anekdoto, ligita kun tio: foje fama teatra aganto Vlamidir Nemiroviĉ-Danĉenko spektis baleton “Flamo de Parizo”. Apud li sidis unu kamparano, kiu miris, kial oni ne parolas sur la scenejo. Nemiroviĉ-Danĉenko komencis ekspliki al tiu, ke tio estas baleto, kie oni ne parolas, sed nur dancas. En ĉi tiu tempo sur la scenejo oni ekkantis “Marseljezon”. La kamparano turniĝis al Nemiroviĉ-Danĉenko kaj demandis: “Do, paĉjo, ĉu ankaŭ vi estas en teatro unuan fojon?”
Kaj oni ne forgesu, ke en la filmo brilas du plej elstaraj rusaj baletistinoj - Galina Ulanova kaj Maja Pliseckaja! La famaj majstrinoj de baleto, kiuj nemalofte konkuris en la vivo, ĉi tie konkuras en unu spektaklo. Ĉu estas pli granda delikataĵo por ŝatantoj de baleta arto?
Inkubo - klasika hororfilmo kun William Shatner kaj la dua filmo, kreita tute en Esperanto. Kvankam prononco de la aktoroj estas malbona, ĉi tiu filmo estas senduba vidindaĵo.
Dekdu seĝoj: La unua parto, La dua parto - populara filmo de Leonid Gajdaj, klasikulo de sovetia kinokomedio, farita laŭ bonega satira romano de Ilja Ilf kaj Jevgenij Petrov. Kun Esperantaj subtitoloj.
Hodiaŭ en la projekto estas publikigita filmo “Moskvo”. Unu el ĝiaj aŭtoroj estis Miĥail Kaufman, frato de Dziga Vertov kaj kameraisto en liaj fruaj filmoj. Ĉi tiu filmo estas lia unua memstara verko, en kunlaboro kun Miĥail Kopalin.
La kreintoj de la filmo sekvas principojn, ellaboritajn antaŭe en la verkoj de Dziga Vertov; ili montras vivon de tiama Moskvo, plivastigante vidpunkton - de scenetoj el ĉiutaga vivo ĝis la grandaj ŝanĝoj en la urbo kaj la lando dum la pasinta jardeko. Kaj al mi, kiel moskvano, estas tre interese vidi, kiel ŝanĝiĝis la konataj lokoj dum okdek jaroj…
Kiel, eble, vi scias, torrent-trakilo Demonoid.com, ĉe kiu mi (kaj ne nur mi)estis disdonanta la subtitoligitajn filmojn, ne funkcias jam pli, ol du semajnojn, kaj ne estas konate, kiam oni sukcesos restarigi ĝin. Tial mi decidis provi disdoni la filmojn ankaŭ ĉe trakilo Thepiratebay.org - plej granda tiaspeca retejo. Mi jam aldonis torrent-dosierojn por filmoj “Kosma vojaĝo” kaj “La Revizoro”. Sekvaj disdonoj estos anoncitaj en ĉi tiu mesaĝo, do atentu la retejon.
La 6-a de decembro. Mi forigis ĉiujn restintajn ligilojn al la torrent-dosieroj ĉe Demonoid.com ĉar ili, verŝajne, ne plu estos uzeblaj. Ankaŭ mi aldonis novajn torrent-dosierojn por filmoj Aleksandr Popov kaj Novelo pri la vera homo.
Originala titolo: Шестая часть мира Produktado: Sovkino Reĝisoro: Дзига Вертов (Dziga Vertov) Ĉefkameraisto: Михаил Кауфман (Miĥail Kaufman)
Ĉi-foja filmo estas sekva kreitaĵo de Dziga Vertov, en kiu li denove montras vivon de la soveta lando - nun jam ne de unu ĝia angulo, sed de ĉiaspecaj lokoj “de rando ĝis rando” de ĝia grandega teritorio. De malvastaj stratetoj en kaŭkazaj vilaĝoj ĝis severaj rokoj sur bordo de la Arkta okeano, de primitiva vivo de tajgaj ĉasistoj ĝis novaj elektrostacioj kaj uzinoj. Li celas montri ĉiun ĉi tiun diversaĵojn kiel partojn de unu organismo, kiu etendiĝis sur “la sesono de la mondo” - ĉi tiu esprimo fariĝis kutima en la rusa lingvo por simboligi nian landon. Nuntempe, tamen, estas pli ĝuste diri “la oktono de la mondo” .
Ĉi tiu filmo ankaŭ enhavas gravajn detalojn de sia epoko. Unu el ĝiaj ĉefaj motivoj estas neceso komerci kun “la landoj de la kapitalo” por akiri bezonatajn por konstruado de industrio maŝinojn. Varoj, kiujn Sovet-Unio povis proponi en tiu tempo, estis produktoj de la naturo kaj de la agrikulturo. Kaj lige kun tio stariĝis demando, kiun oni vigle pridikutis en la 1920-aj jaroj: kiel la ŝtato povas preni necesajn por ĝi produktojn de la kamparanoj? Ĉu oni iru laŭ mola, evolua vojo, uzante ekonomikajn instrumentojn, aŭ por pli rapida industriigo necesas fari tion arbite, apogante sin sur perforton? Fine venkis la subtenantoj de la malmola vojo, kiu donis katastrofajn konsekvencojn kaj igis la agrikulturon de Sovet-Unio stagnadi por multaj jardekoj. Rezulte preskaŭ la tutan duan duonon de la dudeka jarcento la lando necesis importi nutraĵon. Kaj la apero de Stalin en la fino kune kun liaj vortoj, ke “ni bezonas maŝinojn, produktantajn maŝinojn” estas simbola, kvankam en la jaro 1926 Stalin ankoraŭ ne estis unua persono en la ŝtato kaj lia lukto por potenco ne atingis kulminon. Kino, same kiel ĉia arto, povas enhavi pli multe, ol planis la artisto.
Originala titolo: Броненосец “Потёмкин” Produktado: Mosfilm-studio Aŭtorino de la scenaro: Н. Агаджанова (N. Agaĝanova) Reĝisoro: С. Эйзенштейн (S. Eisenstein) Asistanto de la reĝisoro: Г. Александров (G. Aleksandrov) Kameraisto: Э. Тиссе (E. Tisse) Muziko: Д. Шостакович (D. Ŝostakoviĉ) Aktoroj: Александр Антонов (Aleksandr Antonov), В. Барский (V. Barskij), Григорий Александров (Grigorij Aleksandrov) , М. Гоморов (M. Gomorov), Владимир Уральский (Vladimir Uralskij), Иван Бобров (Ivan Bobrov) k.a.
Hodiaŭ mi prezentas filmon, pri kiu oni diris jam multe. Pri ĝia revolucia enhavo - koncerne kaj la historion, kiun ĝi rakontas, kaj la eltrovojn, kiujn ĝi portis en la kinematografon. Pri ĝia famo kaj pri tio, ke ĝi estis agnoskita la plej bona filmo de ĉiuj tempoj fare de kinoeksperta komisiono en Expo’58 en Belgio. Sed nun, eble, pli bone estas nur spekti ĝin ankoraŭfoje - kaj denove konvinkiĝi, ke ankaŭ kino estas ars longa.
P.S. Unu Esperantisto el Odeso foje skribis, ke unu el plej oftaj demandoj de alilandaj samideanoj estas: ĉu la ŝtuparo estis konstruita speciale por la filmo, aŭ ĝi reale ekzistas? Do, ĝi ekzistas reale.